Registaro de Kanado

La Registaro de Kanado (en franca Le gouvernement du Canada, pli oficiale Le gouvernement de Sa Majesté, en angla Government of Canada, pli oficiale Her Majesty's Government), estas la titolo de la plenuma povo, je federacia nivelo, por la tuto de la kanada teritorio. Kanado estas konstitucia monarkio, kaj pro tio la Reĝino de Kanado, reprezentata de la Ĝenerala Guberniestro, estas la ŝtatestro. La registarestro estas la Ĉefministro. La registaro de Kanado fakte estas komponita de la Privata Konsilio de la Reĝino por Kanado, de la ministraro kaj de la federacia publika funkciularo. La Privata Konsilio estas organo ĉefe simbola, kaj tiel la plenuma povo estas plenumita de la ministraro, kaj estrate de la Ĉefministro.

Registaro de Kanado
federacia registaro • plenuma povo
Jurisdikcio Kanado
Lando Kanado
Sidejo Otavo
filioj Defence Research and Development Canada • Agriculture and Agri-Food Canada • Ministerio pri Resursoj kaj Arbarkultivo de Ontario • Crown–Indigenous Relations and Northern Affairs Canada • Environment and Climate Change Canada • Treasury Board of Canada Secretariat • Canada Research Chair • Networks of Centres of Excellence of Canada • Kanada armeo • Canada Excellence Research Chairs • Canada Lands Company • Global Affairs Canada vd
Partoprenanta Kabineto de Kanado vd
Posedataj Office of the Prime Minister and Privy Council • Canada House • Canadian National Railway • Kanada Muzeo de Naturo • Royal Canadian Mint • Bois-de-Coulonge Park • The Farm • City gates in Quebec City • Stornoway • Telefilm Canada • Atlantic Food and Horticulture Research Centre • Atlantic Pilotage Authority • CGS Aberdeen • CPP Investment Board • Crown Assets Distribution • Major-General George R Pearkes Building • édifice Louis-S.-St-Laurent • Carling Campus • Greenstone Building • Windsor-Detroit Bridge Authority vd
Dum 1867 - nuntempe
Retejo Oficiala retejo
vdr

La plenuma povo de Kanado estas regata grandparte per la Konstitucia Leĝo de 1867. Tiu Leĝo atribuas al la monarko aŭ al ties reprezentanto, kun la helpo de la Privata Konsilio, la plenuman povon. Ĉiuokaze, la principo de la ministrara respondeco kadre de la Westminster-sistemo faras, ke la Ĉefministro estas la vera ministrarestro kaj reganto de la lando. Krome, la ministroj de la Krono kaj la ministroj de Ŝtato estas ĝenerale ĉiuj membroj de la Parlamento de Kanado. Pro la federalismo, la Registaro de Kanado plenumas sian plenuman povon sur en siaj kompetencaj sferoj. La plenuma povo de provincaj kompetencoj estas plenumitaj de la provincij registaroj.

La nuna Ĉefministro estas Justin Trudeau, estro de la Liberala Partio de Kanado. Li estis nomumita por tiu posteno fare de la Ĝenerala Guberniestro de Kanado David Johnston, nome de la reĝino Elizabeto la 2-a, la 4an de novembro 2015, post la federacia balotado de 19a de oktobro 2015.

Bibliografio redakti

  • André Bernard, Les Institutions politiques au Québec et au Canada, Montréal, Éditions du Boréal, 1995, 122 p.