Julie PAYETTE ([ʒyli pajɛt]; 20a de Oktobro 1963) estas kanada inĝeniero, sciencisto kaj iama astronaŭto kiu estis Ĝenerala Guberniestro de Kanado ekde 2017 ĝis ŝi demisiĝis la 21-a de januaro 2021. Ŝi estis la 29a postenulo ekde la Kanada Konfederacio.[1][2][3]

Julie Payette
Persona informo
Julie Payette
Naskiĝo 20-an de oktobro 1963 (1963-10-20) (60-jaraĝa)
en Montrealo, Kebekio
Lingvoj francaanglagermanaitala vd
Loĝloko Rideau Hall vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato McGillUniversitato de Toronto • UWC Atlantic College • Collège Regina Assumpta vd
Subskribo Julie Payette
Profesio
Okupo kosmonaŭtoinĝenieropolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Payette akiris gradojn pri inĝenieradon el la Universitato McGill kaj el la Universitato de Toronto. Ŝi laboris kiel esplorista sciencisto antaŭ aliĝi al la Kanada Kosma Agentejo (KKA) en 1992 kiel membro de la Kanada Astronaŭta Korpuso. Ŝi faris du spacflugojn, nome la STS-96 kaj la STS-127, kaj estis pli ol 25 tagoj en kosmo. Ŝi servis ankaŭ kiel kosmoŝipa komunikisto en la Kontrola Centro de la NASA en Houston kaj el 2000 ĝis 2007 kiel ĉefa astronaŭto de la KKA.

En Julio 2013, Payette estis nomumita ĉefa oficiro de operacioj por la Montreala Scienco Centro. Ŝi ankaŭ tenis nombrajn nomumojn por stabanaro, kiel de la Nacia Banko de Kanado.[4] La 13an de Julio 2017, la ĉefministro Justin Trudeau anoncis, ke la reĝino Elizabeto la 2-a estis aprobinta la nomumon de Payette kiel la venonta Ĝenerala Guberniestro de Kanado.[1][2][5] Ŝi ĵuris la postenon la 2an de Oktobro 2017.[6]

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Governor General: Ms. Julie Payette, Governor General. Ĝenerala Guberniestro de Kanado (13a de Julio 2017).
  2. 2,0 2,1 Former astronaut Julie Payette to be Canada's next governor general. CBC News (12a de Julio 2017). Arkivita el la originalo je 12a de Julio 2017.
  3. Scotti, Monique, "Julie Payette: Meet Canada's next governor general", Global News, 13a de Julio 2017. Kontrolita 13a de Julio 2017.
  4. National Bank of Canada. "Appointment Notice Julie Payette", 23a de Majo 2014.
  5. Prime Minister Trudeau announces The Queen's approval of Canada's next Governor General. Registaro de Kanado (13a de Julio 2017). Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2017-07-13. Alirita 2020-12-10.
  6. MacCharles, Tonda, "Julie Payette becomes Canada's 29th Governor General", 2an de Oktobro 2017.

Eksteraj ligiloj redakti