La Batalo de Jorko okazis la 27an de Aprilo, 1813, en Jorko (nuntempa Toronto), ĉefurbo de la kolonia provinco Supra Kanado (nuntempa Ontario), dum la Milito de 1812. Usona forto helpita de ŝiparo venis al la lagobordo okcidente kaj avancis kontraŭ la urbo, kiu estis defendita de supereblaj fortoj, milicanoj kaj indiĝenoj sub la estreco de la Generalo Roger Hale Sheaffe, Leŭtenanta Guberniestro de Supra Kanado.

Brig. Gen. Zebulon Pike mortovundita fine de la batalo, pro la eksplodo de la armilaro de Fort York.

La fortoj de Sheaffe estis venkitaj kaj Sheaffe retiriĝis kun siaj survivantaj fortoj al Kingston, abandonante la milicanojn kaj civilulojn. La usonanoj kaptis la fortikaĵon, urbon kaj havenon. Ili mem suferis fortajn perdojn, kiel la Brigadira Generalo Zebulon Pike kaj aliaj mortigitaj kiam la retiriĝantaj britoj eksplodigis la armilaron de la fortikaĵo.[1] La usonaj fortoj poste faris kelkajn agojn de bruligo kaj rabado en la urbo antaŭ ili retiriĝis kelkajn tagojn poste.

Kvankam la usonanoj venkis klare (55 usonanoj mortintaj dum 82 britoj), tiu ne iris al decidigaj strategiaj rezultoj ĉar Jorko estis malpli grava celo en militaj terminoj ol Kingston, kie la britaj armitaj ŝipoj en la Lago Ontario havas sidejon.

Notoj redakti

  1. Peppiatt, Liam. "Chapter 31B: Fort York". Robertson's Landmarks of Toronto. Arkivita la 6an de Junio, 2016. Alirita la 23an de Aŭgusto, 2015.