Béla Zulawszky
Béla Zulawszky [zulavski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zulawszky Béla estis hungara skermisto en ĉiuj 3 branĉoj, dufoja olimpiano, trejnisto, instruisto, oficiro. Liaj familiaj nomvariantoj estis Zulavsky, Zulavszki, Zulavszky, Zsulavszky.
Béla Zulawszky | |
---|---|
Béla Zulawszky | |
Persona informo | |
Naskiĝo | la 23-an de oktobro 1869 en Tőketerebes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | la 27-an de oktobro 1914 en Sarajevo (Aŭstrio-Hungario, Bosnio-Hercegovino) |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Hungario |
Okupo | |
Okupo | skermanto • oficiro |
Béla Zulawszky[1][2] naskiĝis la 23-an de oktobro 1869 en Tőketerebes (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Trebišov en Slovakio), li mortis la 27-an de oktobro 1914 (laŭ WikiData la mortodato estas la 24-a) en Sarajevo (Aŭstrio-Hungario, Bosnio-Hercegovino, nun Bosnio-Hercegovino).
Biografio redakti
Béla Zulawszky akiris armean diplomon en Wiener Neustadt en 1897, poste li ekinstruis en armea lernejo en Kőszeg en rango leŭtenanto. Li skermis en sportklubo inter 1904-1914, sed li malofte povis partopreni en konkursoj. Li estis olimpiano en Somera Olimpiko 1908 kaj Somera Olimpiko 1912 kun arĝenta medalo individue. En 1912 li oficiale estis membro de la aŭstro-hungara armeo, samtempe li plustudis en armea lernejo en Vieno. Li estis ankaŭ trejnisto. Lia edzino naskis filinon. Li mortis jam kiel majoro dum la 1-a mondmilito.