Hans Bakker (patro)

Hans BAKKER (naskiĝis en 1896 — mortis la 3-an de decembro 1988 en Amsterdamo) estis nederlanda esperantisto, dum pli ol 50 jaroj delegitofakdelegito de UEA.

Hans Bakker
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1895 (1895-11-30)
Morto 3-an de decembro 1988 (1988-12-03) (93-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Infano Hans Bakker
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Lerninte Esperanton ĉirkaŭ 60 jarojn antaŭ la morto, li pere de ĝi edziĝis kaj poste klopodis utiligi ĝin en sia profesio, turismo. Liaj streboj alportis plurajn sukcesojn, i.a. esperantigon de la nederlandaj telefonbudoj kaj la menuoj de la eŭropaj fervojaj restoracioj Wagons-Lits. La ekskursoj de la Harlema UK en 1954 estis krome sub lia gvido. Li montriĝis ankaŭ talenta instruisto kaj informanto, kiu per trafaj, simplaj kaj amuzaj ilustraĵoj efike transdonis principojn kaj ideojn, i.a. en pluraj lernolibroj. Ankaŭ lia filo Hans estis konata esperantisto.

Verkoj redakti

  • Esperanto in een Doosje (Esperan to en skatolo). Eld. H. Meulenhoff, Amsterdamo, 1932 (?). Formato de la skatolo: 27x14 cm . de la Gramatiko 16,5x23 cm . 104pĝ.
 
 Esperanto en skatolo estas la ellaborado de la vortkonstruo sistemo sur kiu baziĝas Esperanto, Ses fakoj entenas diversojn slipojn, la tri superaj enhavas sinsekve, la l-a 10 prefiksojn, la 2-a 43 vortradikojn, la 3-a ĉiujn eblajn finaĵojn de Esperantaj vortoj entute 46. La tri subaj fakoj, dedicitaj al la korelativaj vortoj enhavas, la l-a la komencliterojn K, I , Ĉ, Nen, la 2-a la aksliteron I, la 3-a la finaĵojn O, U, A, E, EL , ktp. Dorsflanke, ĉiuj slipoj portas la klarigon de la koncerna vortelemento, kun eblaj kunmetaĵoj. La ekzerco konsistas en la elprovado de la diversaj eblaj kombinaĵoj. Gramatiko kaj ŝlosilo tre bone verkitaj akompanas la originalan skatolon kaj enkondukas la lernanton en la esperantan ĝardenon. Ni varme rekomendas tiun originalan studmaterialon kiu tuj alkutimigas la lernanton al la mekaniko de la lingvo kaj igas lin rapide progresi. 
— Belga esperantisto n198 (nov-dec 1932)