Reĝa Palaco de Amsterdamo

La Reĝa Palaco de Amsterdamo (nederlande Koninklijk Paleis AmsterdamPaleis op de Dam) estas unu el tri palacoj en Nederlando kiuj estas je la dispono de la monarko laŭ Leĝo de la Parlamento.

Reĝa Palaco de Amsterdamo
Situo
Geografia situo 52° 22′ 23″ N, 4° 53′ 29″ O (mapo)52.373064.89139Koordinatoj: 52° 22′ 23″ N, 4° 53′ 29″ O (mapo)
Reĝa Palaco de Amsterdamo (Amsterdam-Centrum)
Reĝa Palaco de Amsterdamo (Amsterdam-Centrum)
DEC
Reĝa Palaco de Amsterdamo
Reĝa Palaco de Amsterdamo
Lokigo de Amsterdam-Centrum en Nederlando
Situo de Reĝa Palaco de Amsterdamo
Map
Reĝa Palaco de Amsterdamo
vdr
La reĝa palaco ĉe la placo Dam.

Ĝi konstruiĝis dekomence kiel urbodomo dum la ekonomie plej prospera epoko de la urba historio, inter la jaroj 1648 kaj 1665, de la riĉiĝintaj urbaj civitanoj, nome dum la Ora jarcento de Nederlando. Kiam la franca armeo de Napoleono estis konkerinta Nederlandon kaj li donis al si la titolon "reĝo de Holando", li alproprigis al si la palacon kaj nomis ĝin sia "reĝa palaco". Ĝi iĝis la rezidejo de la reĝo Louis Bonaparte. Kiam la franca armeo forpeliĝis en 1813, la palaco estis redonata al la urbanoj, sed en 1939 la reĝa familio de Nederlando aĉetis ĝin kaj sekve ĝi reiĝis reĝa palaco. La reĝa familio tamen uzas la konstruaĵegon nur por iuj reprezentaj festoj - ĝi loĝas en la palacoj Huis ten Bosch rande de kaj Paleis Noordeinde centre de Hago.

La palaco situas en la okcidenta flanko de la Placo Dam en la centro de Amsterdamo, kontraŭ la Nacia Monumento kaj ĉe la Nieuwe Kerk.

Eksteraj ligiloj redakti