Frederik Hendrikbuurt

Frederik Hendrikbuurt estas kvartalo en la okcidenta distrikto de Amsterdamo, Nederlando kaj situas inter la kanalo Singelgracht kaj Kostverlorenvaart. La kvartalo, konata surloke laŭ kromnomo "Fred", centras en la parko Frederik Hendrikplantsoen kaj estis planita dum la lasta kvarono de la 19a jarcento kiel kunfluejo de verdaj spacoj kaj loĝejoj iom aparte el la surloĝata distrikto Jordaan. La konstruado de la kvartalo estis ĉefe kompletigita je la komenco de la Dua Mondmilito (1940).

Frederik Hendrikbuurt
kvartalo
Administrado
Poŝtkodo 1052 ..
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 23′ N, 4° 52′ O (mapo)52.37614.8733Koordinatoj: 52° 23′ N, 4° 52′ O (mapo) [+]
Frederik Hendrikbuurt (Amsterdam-Centrum)
Frederik Hendrikbuurt (Amsterdam-Centrum)
DEC
Frederik Hendrikbuurt
Frederik Hendrikbuurt
Situo de Frederik Hendrikbuurt

Map

vdr
Pipe Dream, Cephas Stauthamer (1965)
Frederik Hendrikplantsoen aŭtune

Laŭ tradicio nomigi altnivelajn areojn laŭ elstaraj figuroj, la kvartalo estas nomata laŭ Frederik Hendrik van Oranje (1584 - 1647); Princo de Oranje, Grafo de Nassau, guberniestro, kapitana-generalo kaj almiral-generalo de la Nederlanda Respubliko.

Inter la 17a kaj fino de la 19a jarcentoj la areo estis la "Segomueleja Areo". Nome estis multaj mueliloj por segi lignaĵojn, por ŝipkonstruado kaj loĝejoj. La restanta ventomuelilo "de Otter" povas ankoraŭ troviĝi laŭlonge de Kostverlorenvaart.

52° 22′ 34″ N 4° 52′ 24″ O / 52.37611 °N, 4.87333 °O / 52.37611; 4.87333 (mapo)