Jordaan estas kvartalo de la urbo Amsterdamo, Nederlando. Ĝi estas parto de la kvartalaro Amsterdam-Centrum. Tiu areo bordas kun la kanaloj Lijnbaansgracht okcidente, Prinsengracht oriente, Brouwersgracht norde kaj Leidsegracht sude. La iama kanalo Rozengracht (nune malfosigita) estas la ĉefa trafikvojo tra la kvartalo.

Jordaan
kvartalo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 52° 23′ N, 4° 53′ O (mapo)52.379174.88028Koordinatoj: 52° 23′ N, 4° 53′ O (mapo) [+]
Jordaan (Amsterdam-Centrum)
Jordaan (Amsterdam-Centrum)
DEC
Jordaan
Jordaan
Situo de Jordaan

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Jordaan [+]
vdr
Eerste Leliedwarsstraat.

Origine kvartalo de laborista klaso, Jordaan iĝis unu el la plej multekostaj, altnivelaj lokoj en Nederlando. Ĝi estas hejmo de multaj artaj galerioj, ĉefe de moderna arto, kaj disponas ankaŭ pri specialaj vendejoj kaj restoracioj. Okazas merkatoj regulare ĉe Noordermarkt, Westerstraat (nome Lapjesmarkt tekstila merkato) kaj Lindengracht.

Rembrandt pasis la lastajn jarojn de sia vivo en Jordaan, ĉe la kanalo Rozengracht. Li estis entombigita en la preĝejo Westerkerk, ĉe la angulo de Rozengracht kaj Prinsengracht, ĝuste trans Jordaan. La Hejmo de Anne Frank, kie Anne Frank kaŝiĝis dum la Dua Mondmilito, situas en la rando de Jordaan, ĉe la kanalo Prinsengracht.

Eksteraj ligiloj redakti

52° 22′ 35″ N 4° 52′ 54″ O / 52.37639 °N, 4.88167 °O / 52.37639; 4.88167 (mapo)