Stille Omgang

Stille omgang ("Silenta Promenado" aŭ ĉirkaŭpromenado) estas neformala ceremonio kiu utilis kiel surogato por la romkatolikaj procesioj kiuj estis malpermesitaj post la Reformacio en Nederlando en la 16a jarcento. La plej granda kaj plej bone konata estas la Stille Omgang de Amsterdamo, kiu estas ankoraŭ celebrata ĉiujare en Marto.

Bildo kiu montras la miraklon el 1518 de van Jacob Cornelisz, en Oostsanen.

Tiu marŝo rememoras la Miraklon de la Hostio supozite okazinta la 15an de Marto 1345, nome miraklo pri Eŭkaristio kiu konsistis el mortanta viro kiu vomitis post ricevo de la Komunio kaj de la lasta sankt-oleado. La Hostio estis tiele, laŭ la liturgia regulado, metita en fajro, sed mirakle restis sentuŝe kaj povis esti rekuperita el la cindroj la venontan tagon. Tiu miraklo estis tuj agnoskita de la municipo de Amsterdamo kaj de la episkopo de Utreĥto, kaj oni konstruis grandan pilgriman kapelon, nome la Heilige Stede ("Sankta Loko"), sur la loko kie estis estinta la domo, kaj ankaŭ la Heiligeweg ("Sankta Vojo") kiel grava pilgrimejo al ĝi.

La Stille Omgang forfalis el la individua praktiko ekde la 17a jarcento, sed ĝi estis revivita laŭ kolektiva formo en 1881, imitante la manieron de la mezepoka procesio por la Miraklo. Dum la 1950-aj jaroj ĝis 90 000 katolikoj, el la tuta Nederlando, marŝis la Silentan Promenon, nune kutime ĉirkaŭ 5 000 people (2016) partoprenas en ĝi,[1][2] post diservo en unu el la preĝejoj de Amsterdamo. Tiu marŝo ĉiam okazas la nokton de Sabato al Dimanĉo post la komenco de la Mirakelfeest, kiu estas la unuan merkredon post la 12a de Marto.

Referencoj redakti

  1. "Bijna 8000 mensen lopen Stille Omgang", De Stentor, 18a de Marto 2012. Kontrolita 18a de Marto 2012.
  2. "Durf écht vrij te zijn", Katholiek Nieuwsblad, 16a de Marto 2012. Kontrolita 18a de Marto 2012.

Literaturo redakti

  • Peter Jan Margry (1988) Amsterdam en het Mirakel van het Heilig Sacrament. Van middeleeuwse devotie tot 20e-eeuwse stille omgang. Amsterdam: Polis.
  • Charles Caspers en Peter Jan Margry (2006) Identiteit en spiritualiteit van de Amsterdamse Stille Omgang. Hilversum: Verloren.
  • Charles Caspers en Peter Jan Margry (2017) Het Mirakel van Amsterdam. Biografie van een Betwiste Devotie. Amsterdam: Prometheus.

Eksteraj ligiloj redakti