Osdorp
Osdorp estas kvartalo de Amsterdamo, Nederlando. Pli granda areo estis, el 1981 ĝis 2010, stadsdeel (kvartalo) de Amsterdamo kaj en 2010 ĝi estis kunigita en la nova kvartalo Amsterdam Nieuw-West.
Osdorp | |||
---|---|---|---|
kvartalo vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 21′ N, 4° 48′ O (mapo)52.3571364.799223Koordinatoj: 52° 21′ N, 4° 48′ O (mapo) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Osdorp [+] | |||
Kvartalo
redaktiLa kerna kvartalo de Osdorp estas centrita en la placo Osdorpplein kaj ties 150-vendeja centro. Ĉar la kvartalo Nieuw-West oficiale difinas kvartalecon, Osdorp estas fakte disigita inter la kvartaloj "Nieuw-West Midden" kaj "Osdorp West".[1]
Iamaj kvartaloj
redaktiLa iamaj kvartaloj de Osdorp enhavis la jenajn domarojn:
- Osdorp
- De Aker (Middelveldsche Akerpolder)
- Lutkemeer
- Ookmeer
- Oud Osdorp (iama vilaĝo)
- Sloten (vilaĝo, nune oficiale parto de la kvartalo "Sloten kaj Nieuw-Sloten"*)
La kvartalo havis (fine de 2006) 45,627 loĝantojn kaj estis 11.3 km² laŭ grando.
Referencoj
redakti- ↑ De negen wijken van Nieuw-West, Amsterdam Nieuw-West borough website. Arkivita el la originalo je 2012-10-08. Alirita 2017-02-12.