Rudi van Dantzig (n. Amsterdamo, 4 de aŭgusto de 1933; † 19 de januaro 2012)[1] estis baletisto, baletestro kaj verkisto nederlanda. De 1965 ĝis sia morto li estis arta kungvidanto de la Het Nationale Ballet de Amsterdam.

Rudi van Dantzig
Persona informo
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1933 (1933-08-04)
en Amsterdamo
Morto 19-an de januaro 2012 (2012-01-19) (78-jaraĝa)
en Amsterdamo
Mortokialo mama kancerolimfomo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo verkisto • koreografo • scenaristo • baleta majstro • baleta dancistodancisto
vdr

Post ol Sonia Gaskell (ŝi foriris en 1969) kaj la ceteraj kompanoj forlasis la Het Nationale Ballet en 1971, li estis la sola arta gvidanto ĝis 1991.[2] En 1986 li skribis la membiografian romanon Voor een verloren soldaat, bazita sur sia amrilato kun juna kanada soldato pli malpli 20-jara kiam li estis ankoraŭ infano, kiu atingis grandan sukceson kaj ricevis diversajn premiojn. En 1992 oni prezentis premiere la filmon Voor een verloren soldaat, bazita sur la romano. Van Dantzig ankaŭ publikigis biografion de la artisto kaj batalanto de la nederlanda rezistado Willem Arondeus el 2003.

Referencoj redakti

  1. Redactie. Choreograaf Rudi van Dantzig overleden. Trouw.nl (nederlande)
  2. Utrecht, Luuk. Rudi van Dantzig: A controversial idealist in ballet. Zutphen: Walburg Pers, 1992. ISBN 906011776X.

Eksteraj ligiloj redakti