Daley Blind, naskiĝis la  9-an de marto 1990(nun 1990-03-09) en Amsterdamo, do nun 34-aĝa) estas nederlanda futbalisto. Li ekde la jaro 2013 estas membro de la vira nederlanda nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam ekde la 14-a vivjaro en 2004 estis membro de la koncernaj laŭaĝaj junulaj naciaj teamoj de futbalo. En la vira nacia teamo li ankaŭ partoprenis la matĉojn pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la nederlanda teamo sukcesis atingi la trian pozicion. Ekster naciaj matĉoj, li de la 8-a vivjaro en 1998 estas membro de diversaj laŭaĝaj teamoj de la nederlanda klubo Ajax Amsterdam, ekde 2008 kiel profesiulo de la unua vira teamo, kaj en 2010 dum unu sezono estis "pruntita" al la teamo de la klubo FC Groningen. Antaŭ li, jam lia patro estis profesia futbalisto en la amsterdama klubo. En matĉoj de la vira nacia teamo li en 2014 rekoneblis per la ĉemiza numero "5".

Daley Blind
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1990 (1990-03-09) (34-jaraĝa)
en Amsterdamo
Lingvoj nederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Patro Danny Blind
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
la futbalisto en 2011