Calambo [kalambo], tagaloge Lungsod ng Calamba estas universitata urbego en Filipinoj, en Laguno (provinco). Calambo estas regiona centro de CALABARZON, sed ne estas provinca ĉefurbo.

Calambo
component city • urbego

Flago

Flago
Administrado
Poŝtkodo 4027 • 4028 • 4029
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 539 671  (2020) [+]
Loĝdenso 3 610 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 13′ N, 121° 10′ O (mapo)14.216666666667121.16666666667Koordinatoj: 14° 13′ N, 121° 10′ O (mapo) [+]
Alto 98 m [+]
Areo 149,5 km² (14 950 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Calambo (Filipinoj)
Calambo (Filipinoj)
DEC
Calambo
Calambo
Situo de Calambo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Calamba, Laguna [+]
vdr
Urbodomo de Calamba

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Calambo kuŝas en Luzono sur la nordaj deklivoj de dormanta vulkano kaj laŭ Laguna de Bay [1]. Dasmariñas kaj Muntinlupo troviĝas po 27, Makatio 43, Manilo 46, Kezonurbo 55 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Depost alveno de hispanoj la tuta areo estis transformita al bieno. En 1742 Calamba estis fondita, kiel vilaĝo kaj formiĝis al urbeto en 1770. La urbo estis okupita de la japanoj inter 1942 kaj 1945, tiam la japanaj soldatoj mortigis almenaŭ du mil homojn. Calamba akiris statuson de urbo en 2001.

 
Malnova domo en Calamba
 
Universitato en Calamba

Ekonomio redakti

Calamba estas konata kiel la "Plej Riĉa urbo en CALABARZON". Calamba ankaŭ estas konsiderata kiel unu el la "venontaj urboj" por eksterkompaniaj firmaoj. La ĉefaj enspezfontoj devenas de turismo, agrikulturo kaj servoj.

Trafiko redakti

La suda finaĵo de la sud-Luzona aŭtovojo estas en Calamba kaj ĉi tiu geografia pozicio faras la urbon enirejo al la sudaj provincoj de Luzono. Estas ankaŭ fervoja linio.

Klimato redakti

La klimato de Calamba estas klasifikita kiel tropika musona klimato. Jare pluvas po 1772 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. La averaĝa jara temperaturo estas 27 °C, ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

 
Preĝejo en Calamba

Vidindaĵoj redakti

  • malnovaj preĝejoj
  • monumentoj, skulptaĵoj
  • pluraj malnovaj domoj

Famuloj redakti

Ĝemelurboj (eksterlande) redakti

Fontoj redakti