Makati

urbo de la Filipinoj
(Alidirektita el Makatio)

Makati (jen tagaloge; hispane: Macati) estas metropolo kaj universitata urbo en Filipinoj, en insulo Luzono, apartenanta al Manila Metropolo. La urbo estas financa centro de Filipinoj. Dum la hispana erao la loknomo estis la pli longa San Pedro de Macati, kie "cati" signifas: tajdo.

Makati
tre urbanizita urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 1200–1299
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 292 743  (2020) [+]
Loĝdenso 16 111 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 33′ N, 121° 1′ O (mapo)14.556666666667121.02138888889Koordinatoj: 14° 33′ N, 121° 1′ O (mapo) [+]
Alto 32 m [+]
Areo 18,17 km² (1 817 ha) [+]
Makati (Filipinoj)
Makati (Filipinoj)
DEC
Situo de Makati

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Makati [+]
vdr

Geografio

redakti

Makati situas sur ebenaĵo, en norda parto de la lando en centro de Manila Metropolo inter Manilo kaj Taguig.

Historio

redakti

La hispanoj fondis Makation en 1578 en marĉa tero. Baldaŭe 2 imponaj preĝejoj konstruiĝis. En 1900 Usono akiris la urbeton, poste la japanoj okupis ĝin en 1942. En 1901 municipo formiĝis. En la 1950-aj jaroj la setlejo laŭplane etendiĝis. En 1995 Makatio oficiale aliĝis al Manila Metropolo. En la 1980-aj jaroj Makatio estis unu el la luliloj de ribelo kontraŭ la diktaturo de prezidanto Ferdinand Marcos.

Klimato

redakti

En Makati jare pluvas po ĉirkaŭ 2083 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter junio-decembro. La temperaturo estas sufiĉe konstanta, kiu varias inter 21-32 °C.

Trafiko

redakti

Makati havas bonajn aŭtovojajn kontaktojn kun la najbareco. En la urbo aŭtobusoj kaj trajnoj liveras la pasaĝerojn.

Famuloj

redakti

Vidindaĵoj

redakti

Ĝemelurboj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti