Santa Rosa (Laguna)

Santa Rosa, tagaloge Lungsod ng Santa Rosa, estas universitata urbego (duaklasa) en Filipinoj, en regiono CALABARZON, en Laguno (provinco). Santa Rosa havas distriktorajton.

Santa Rosa
SantaRosa,Lagunajf9604 11.JPG
Administrado
Poŝtkodo 4026 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 414 812  (2020) [+]
Loĝdenso 7 564 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 14° 19′ N, 121° 7′ O (mapo)14.316666666667121.11666666667Koordinatoj: 14° 19′ N, 121° 7′ O (mapo) [+]
Alto 70 m [+]
Areo 54,84 km² (5 484 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Situo de Santa Rosa

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Santa Rosa, Laguna [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Malnova urbodomo de Santa Rosa

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

Santa Rosa situas sur ebenaĵo laŭ Laguna de Bay en suda Luzono [1]. San Pedro (Filipinoj) troviĝas 9, Calamba 13, Muntinlupo 14, Dasmariñas 19, Bakoro 25, Manilo 33, Kezonurbo 42 kilometrojn (aere) [2].

HistorioRedakti

Dum la frua hispana periodo en tiu loko estis vilaĝo Santa Rosa de Lima, kiu oficiale fondiĝis en fariĝis urbeto en 1792. Dum la revolucia periodo en 1898 la urbeto subskribis la Akton de Sendependeco. Inter 1942-1945 japana dominado okazis. La urbeto ricevis unuaklasan municipon aŭ urban statuson en 2004.

 
Nova urbodomo en Santa Rosa

EkonomioRedakti

Dum la sendependa epoko ĝis la 1970-aj jaroj la urbanoj plejparte dependis de la baza agrikulturo kaj familiaj entreprenoj. La influo de industriiĝo malrapide konkretiĝis en la 1980-aj jaroj helpe de lokaj kaj eksterlandaj investantoj. Specialaj ekonomiaj zonoj kaj industriaj parkoj funkcias en Santa Rosa. La plej menciindaj firmaoj estas Coca-Cola, Toyota, Nissan kaj Honda kaj gravas ankaŭ la banka kaj komerca sektoroj. En la urbo oni fabrikasas 95 procentojn de aŭtomobilproduktado de la lando.

Eduko kaj religioRedakti

 
Anglikana katedralo en Santa Rosa

Santa Rosa havas plurajn universitatojn kaj kolegiojn.

La ĉefa religio estas la katolika, krome baptistoj, presbiteroj kaj aliaj malgrandaj eklezioj.

TrafikoRedakti

Santa Rosa estas atingebla per aŭtovojo. En la urbo la pasaĝeroj uzas busetojn, triciklojn. Estas ankaŭ fervoja kaj aŭtobusa stacidomoj.

KlimatoRedakti

 
Interna urboparto de Santa Rosa

La klimato de Santa Rosa estas klasifikita kiel tropika. Jare pluvas ĉirkaŭ 2000 mm, en ĉiuj monatoj estas precipitaĵoj, tamen inter majo-novembro ili estas pli oftaj. Laŭ temperaturo ne estas grandaj diferencoj inter la monatoj.

VidindaĵojRedakti

FontojRedakti

  • WikiTrans