Ekonomia sociologio

Ekonomia sociologio estas studo de sociaj kaŭzo kaj efiko de variaj ekonomiaj aferoj. Tiu fako povas esti larĝe konsiderite dividita en klasika kaj nuntempa periodo.

La klasika periodo koncernis partikulare kun moderneco (respektive modernigo) kaj ties konstituaj aspektoj kiuj estas raciigo, sekularigo, urbanizado, socia tavoligo, kaj tiel plu. Ĉar sociologio aperis dekomence kiel reago kontraŭ la kapitalisma modernigo, ekonomiko ludis gravan rolon en multo el la klasika sociologia priserĉado. La specifa termino "ekonomia sociologio" estis la unuan fojon stampita fare de William Stanley Jevons en 1879, poste uzata en verkoj de Émile Durkheim, Max Weber kaj Georg Simmel inter 1890 kaj 1920.[1] La verko de Weber pri la rilato inter ekonomiko kaj religio kaj la kultura "seniluziiĝo" de la moderna Okcidento estas eble plej ikona el la alproksimiĝoj faritaj en la klasika periodo de ekonomia sociologio.

Nuntempa ekonomia sociologio povas inkludi studiojn de ĉiuj modernaj sociaj aspektoj de ekonomiaj elementoj; ekonomia sociologio povas tiele esti konsiderata kampo en la intersekco de ekonomiko kaj sociologio. Oftaj areoj de pristudado en nuntempa ekonomia sociologio estas la sociaj konsekvencoj de ekonomiaj ŝanĝoj, la sociaj signifoj alportitaj kaj la sociaj interagadoj kiujn ili plifaciligas aŭ malfaciligas.[2]

Notoj redakti

  1. Principles of Economic Sociology by Richard Swedberg – An extract. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2009-12-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2010-02-13. Alirita 2015-04-24.
  2. Richard Swedberg (1990). Economics and Sociology: Redefining Their Boundaries: Conversations with Economists and Sociologists. Princeton University Press. ISBN 0-691-00376-9, ISBN 978-0-691-00376-4 Description and chapter-preview links, pp. v-vi.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Gazetoj