William Stanley Jevons

William Stanley JEVONS FRS (/ˈdʒɛvənz/;[1] 1-a de septembro 183513-a de aŭgusto 1882) estis angla ekonomikisto kaj logikisto.

William Stanley Jevons
Persona informo
William Stanley Jevons
Naskiĝo 1-an de septembro 1835 (1835-09-01)
en Liverpool
Morto 13-an de aŭgusto 1882 (1882-08-13) (46-jaraĝa)
en Bulverhythe
Mortis per dry drowning vd
Tombo Hampstead Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato-Kolegio de Londono vd
Subskribo William Stanley Jevons
Familio
Patro Thomas Jevons vd
Patrino Mary Anne Jevons vd
Edz(in)o Harriet Ann Taylor vd
Profesio
Okupo filozofoekonomikisto • statistikisto • fotisto vd
Laborkampo ekonomikostatistikologiko vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Portreto de W. Stanley Jevons 42-jaraĝa, fare de G. F. Stodart.

Irving Fisher priskribis la libron de Jevons nome "A General Mathematical Theory of Political Economy" (1862) kiel la starto de la matematika metodo en ekonomiko.[2] Li starigis la koncepton ke ekonomiko kiel scienco temas pri kvantoj necese matematikaj.[3] Tiele, li eksponis la "finan" (marĝenan) utilecan teorion de valoro. La verkaro de Jevons, kun similaj malkovroj fare de Carl Menger en Vieno (1871) kaj de Léon Walras en Svisio (1874), markis la malfermon de nova periodo en la historio de ekonomiko. La kontribuo de Jevons al la marĝena revolucio en ekonomiko fine de la 19a jarcento establis lian reputacion kiel ĉefa politika ekonomikisto kaj logikisto liaepoke.

Jevons forlasis siajn studojn pri naturaj sciencoj en Londono en 1854 por labori kiel metalurgia analizisto en Sidnejo, kie li akiris intereson en politika ekonomio. Reveninte al Britio en 1859, li publikigis siajn verkojn "General Mathematical Theory of Political Economy" en 1862, skizante la marĝenan utilecan teorion de valoro, kaj "A Serious Fall in the Value of Gold" en 1863. Por Jevons, la utileco aŭ valoro por konsumanto de aldona unuo de produkto estas inverse rilata al la nombro de unuoj de tiu produkto kiujn li jam posedas, almenaŭ trans ioma kritika kvanto.

Jevons ricevis publikan agnoskon pro sia verko en "The Coal Question" (1865), en kiu li altiris atenton al la laŭgrada elĉerpigo de la dispono el karbo en Britio kaj ankaŭ starigis la punkton kiu kondukas en energia produktado efike al pli, ne al malpli, da konsumo.[4] Tiu rigardo estas konata nuntempe kiel la Paradokso de Jevons, nomita laŭ li. Pro tiu partikulara verko, Jevons estas konsiderata nuntempe kiel la unua elstara ekonomikisto kiu disvolvigis 'ekologian' perspektivon pri ekonomio.[5][4]:2.[6]

Klavaro de la Logika Piano.

La plej grava el liaj verkoj pri logiko kaj sciencaj metodoj estas lia "Principles of Science" (1874),[7] same kiel liaj "The Theory of Political Economy" (1871) kaj "The State in Relation to Labour" (1882). Inter liaj inventoj estis la logika piano, nome ia mekanika komputilo.

Notoj redakti

  1. Daniel Jones, Everyman's English Pronouncing Dictionary (Dent, Dutton: 13a eld., 1967), p. 266.
  2. Irving Fisher, 1892. Mathematical Investigations in the Theory of Value and Prices, Appendix III, "The Utility and History of Mathematical Method in Economics", p. 109
  3. W. Stanley Jevons, 1871.The Principles of Political Economy, p. 4.
  4. 4,0 4,1 Martínez-Alier, Juan (1987). Ecological Economics: Energy, Environment and Society. Oxford: Basil Blackwell. ISBN 978-0631171461. :7f, 161f
  5. Georgescu-Roegen, Nicholas (1971). The Entropy Law and the Economic Process (Full book accessible at Scribd). Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 978-0674257801. :295f
  6. Boulding, Kenneth E. (1981). Evolutionary Economics. Beverly Hills: Sage Publications. ISBN 978-0803916487. :147
  7. Jevons, William Stanley, The Principles of Science: A Treatise on Logic and Scientific Method, Macmillan & Co., London, 1874, 2a eld. 1877, 3a eld. 1879. Represita kun prologo de Ernst Nagel, Dover Publications, New York, 1958.