Irving Fisher

usona ekonomikisto

Irving FISHER (n. 27-an de februaro 1867 en Saugerties, Novjorkio, Usono - m. 29-an de aprilo 1947, New Haven, Connecticut) estis usona ekonomikisto. Li havis gravan rolon en ellaboro de la moderna monetara teorio, en esploroj pri kapitalteorio.

Irving Fisher
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1867 (1867-02-27)
en Saugerties
Morto 29-an de aprilo 1947 (1947-04-29) (80-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Evergreen Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Yale
Subskribo Irving Fisher
Okupo
Okupo ekonomikisto • statistikisto • inventisto
Verkoj kvanta teorio de mono
vdr

Li studis en Yale (B. A. 1888; Ph. D. 1891) kaj poste instruis tie matematikon (1892-95), poste ekonomikon (1895-1935). Li verkis la libron The Purchasing Power of Money (La aĉetpovo de la mono; 1911) kaj en tiu kreis modernan nocion pri rilato inter la ŝanĝoj de la monkvanto kaj la ĝenerala preznivelo.

Fisher publikigis inter 1912 kaj 1935 en pli ol 300 diversaj dokumentoj pri imagoj de enkonduko de la konstanta aĉetpova (alinome varbaza) dolaro. Li proponis ankaŭ tion, ke la bazunuo de la mono ne estu la oro, sed la prezindekso de la varoj difinu valoron de la dolaro.

La agadema ekonomikisto prezentis ankaŭ reformideojn en aliaj terenoj kiel pri sanitaraj aferoj, eŭgeniko, naturprotekto, alkoholaĵ-malpermeso, Ligo de Popoloj. Li sukcesis kiel negocisto; li surmerkatigis en 1910 propre evoluigitan kartotekan sistemon, el kiu prenis li grandan profiton. Li ankaŭ helpis la fondon de la Remington Rand, Inc. (1926). Fisher estis la prezidanto de tiu akcia kompanio ĝis sia morto.

Gravaj verkoj redakti

 
Theory of interest as determined by impatience to spend income and opportunity to invest it, 1930
  • Mathematical Investigations in the Theory of Value and Prices (1892)
  • The Nature of Capital and Income (1906)
  • The Making of Index Numbers (1922)
  • The Theory of Interest (1930)
  • Booms and Depressions (1932).