Tusculum estis antikva urbo de la regiono Latio (latine Latium) en la itala duoninsulo, lokita ses kilometrojn nordoriente de la hodiaŭa urbo Frascati. La plej alta loko de la urbo troviĝas 670 metrojn super la marnivelo. El la urbo videblis tre bona panoramo de Kampanio. Romo etendiĝis je distanco de 25 kilometroj nordokcidente.

Tusculum
ruinoarkeologia loko • Roman city [+]

LandoItalio
RegionoLatio
SituoFrascati
- koordinatoj41° 47′ 54″ N, 12° 42′ 39″ O (mapo)41.79833333333312.710833333333Koordinatoj: 41° 47′ 54″ N, 12° 42′ 39″ O (mapo)

Tusculum (Latio)
Tusculum (Latio)
DEC
Tusculum
Tusculum
Lokigo de Latio en Italio

Map
Tusculum

Vikimedia Komunejo:  Tusculum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
ruinoj de la amfiteatro de Tusculum.

Laŭ tradicio, la urbo estis fondita de Telegono, filo de Uliso kaj Kirke. Kiam la reĝo Lucius Tarquinius Superbus estis forpelita el Romo, li estis subtenita de la tiama estro de Tusculum, Octavius Mamilius, kiu forte kontribuis al la kreado de la latina ligo (alianco de la tridek ĉefaj urboj de Latium kontraŭ Romo). Mamilius estris la latinan armeon okaze de la batalo ĉe la lago Regillus en 497 a.K., sed mortis. Romo poste kaj senkontesteble superfortiĝis en la tuta Latium, kaj Tusculum fariĝis alianca urbo. Interalie la urbo estis la naskiĝloko de la romia politikisto Katono la pli maljuna.

Grafoj de Tusculum redakti

Fine de la unua jarmilo, la grafoj de Tusculum (aŭ: Tuskolo) estis potenca nobela familio, al kiu apartenis pluraj papoj.