Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo

Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo kromnomita "La Granda" (france: Charles-Emmanuel Ier de Savoie "le Grand" kaj itale: Carlo Emanuele I di Savoia "il grande") naskiĝis en la kastelo de Rivoli je la 12-a de januaro 1562 kaj mortis en Savigliano je la 26-a de julio 1630.

Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo
11-a duko de Savojo Arms of the House of Savoy.svg
Bildnis des Herzog Karl Emanuel I von Savoyen.jpg
Regado 1580 ĝis 1630
Antaŭulo Emanuelo Filiberto de Savojo, lia patro
Sekvanto Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo, lia filo
Savoja blazono en 1563
Savoja blazono en 1563
Ceteraj titoloj princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco
Persona informo
Naskiĝo 12-an de januaro 1562 (1562-01-12)
en Rivoli
Morto 26-an de julio 1630 (1630-07-26) (68-jara)
en Savigliano
Tombo Abatejo Hautecombe [#]
Religio katolikismo [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Duklando Savojo [#]
Subskribo Karlo Emanuelo la 1-a de Savojo
Familio
Dinastio Savoja dinastio [#]
Patro Emanuelo Filiberto de Savojo [#]
Patrino Margaret of France, Duchess of Berry [#]
Edz(in)o Catalina Micaela of Spain [#]
Infanoj Viktoro Amadeo la 1-a de Savojo • Emanuel Filibert of Savoy • Margaret of Savoy • Isabella of Savoy • Prince Maurice of Savoy • Thomas Francis, Prince of Carignano • Maria Apollonia of Savoy • Félix de Savoie • Dom Antoine de Savoie • Francesca Caterina of Savoy • Philip Emmanuel of Savoy • Margherita di Savoia, Marchesa di Dronero [#]
Profesio
Okupo monarko • desegnisto [#]
Aktiva en Torino [#]
Aktiva dum 1580–1630 [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Karlo Emanuelo I

Li estis la filo de la 10-a duko Emanuelo Filiberto (1528-1580) kaj de lia edzino Margareto de Francio (1523-1574), kiu estis la filino de la franca reĝo Francisko la 1-a (1494-1547) kaj de lia edzino Klaŭdo de Francio (1499-1524).

Post la morto de sia patro en 1580 li fariĝis 11-a duko de Savojo, princo de Piemonto, grafo de Aosto, de Morianio, de Astio kaj Nico, reĝo de Kipro kaj Jerusalemo, markizo de Saluco (1580-1630).

Li edziĝis en Zaragozo je la 11-a de marto 1585 kun Katerino Mikaelino de Hispanio (1567-1597), kiu estis la filino de la hispana reĝo Filipo la 2-a (1527-1598) kaj de lia edzino Elizabeto de Francio (1545-1568). Ŝi naskis al li dek gefilojn sed liaj amorantinoj ankaŭ naskis al li plurajn nelegitimaj gefilojn :

Aliancita kun Hispanio per sia edzino, li profitis la religiajn konfliktojn por ekkapti la markizecon de Saluco en 1588 kaj ricevis de la "Ligintoj" la grafecon de Provenco en 1590. Sed la franca reĝo Henriko la 4-a invadis Savojon kaj Piemonton, kaj per la Traktato de Ljono en 1601 deprenis la provincojn de Bugey [buĵe], de Valromey [valrome] kaj la landon de Gex [ĵeks].

Karlo-Emanuelo la 1-a planis konkeri la riĉan kaj prosperan urbon de Ĝenevo kiel novan ĉefurbon de sia duklando. Sed lia ekspedicio de 1602 tute fiaskis kaj li estis devigita garantii al la urbo pacon kaj multajn rajtojn per la Traktato de Saint-Julien en 1603.

Li mortis en 1630 kaj lia filo Viktoro-Amadeo heredis la Domestrecon de Savojo.

Eksteraj ligilojRedakti