Produkto (ekonomio)
Produkto aŭ produktaĵo estas substanco aŭ objekto utila por la homo, farita el krudmaterialoj.
La termino produkto estas ankaŭ uzata pri la tuto de la konsideritaj produktaĵoj (Vd en NPIV).
La ekonomika teorio distingas du tipojn de produktado :
Nacia/enlanda produkto redakti
- malneta nacia produkto (MNP) (angle: gross national product, GNP)
- malneta enlanda produkto (MEP)(angle: gross domestic product, GDP)
MNP = MEP + (labor- kaj kapitalenspezoj ricevitaj de eksterlando) - tiaj enspezoj senditaj al eksterlando. (Praktike, la diferenco inter ambaŭ estas malgranda.)
Specoj de produktoj redakti
Oni distingas en la ekonomiko laŭ la uzo de la produktoj
Nedaŭremaj produktoj redakti
estas produktoj, kiuj ne daŭras longe sen difektiĝo kaj kiujn oni kutime povas uzi nur unufoje, male al daŭremaj produktoj. [1]
Duonprodukto redakti
Duonprodutko en ekonomio estas io produktita sed servonta kiel kruda materialo aŭ ero de plua finprodukto. Ekzempleen aŭtofabriko la aŭta motoro estas duonprodukto, la aŭto mem la finprodukto.[2]
Produktado redakti
Produktoĉeno aŭ produktada procezo estas la aro de planitaj operacioj de transformado de difinitaj faktoroj rezultaj en varoj aŭ servoj pere de la aplikado de teknologia procedo.
Referencoj redakti
- ↑ Munniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)
- ↑ Muniksma, F. (1990) International Business Dictionary in eleven languages – Internacia komerca-ekonomia vortaro en dekunu lingvoj. Ĉina Esperanto-Eldonejo, Pekino, sub aŭspicio de Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, Nederlando (IKEV)