Skalo (de la latina vorto scalae, ŝtuparo) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIVReta Vortaro estas en baza difino

  • 1) rilato inter la dimensioj de du diverse grandaj objektoj. Laŭ Francisko Azorín skalo estas Dimensia rilato inter reala k. bildata figuro esprimita per nombro aŭ linio.[1] Li indikas etimologion el la latina scla (ŝtuparo, gradaro). Kaj li aldonas terminojn por tipoj de skaloj nome grafika, numera, de koordinataj skaloj.[2]
    • a) en lingvaĵo de tekniko, rilato inter la efektivaj dimensioj de objekto kaj la dimensioj de desegnaĵo, kiu figuras ĝin: «en neniu farebla desegnaĵo ni povas desegni samtempe la orbitojn kaj la planedojn laŭ la sama skalo»[3].
    • b) simbolo montranta la skalon de desegno per linio dividita per streketoj kaj apudaj indikoj de la efektivaj distancoj;
    • c) serio de streketoj aŭ indikoj, kiujn montrilo aŭ alia mezurilo atingas, tiel montrante la rilaton al iu grando (temperaturo, premo, rapido...);
    • ĉ) serio de interrilataj gradoj de mezuro: boforta skalo (skalo de forteco de ventoj).
  • 2) en lingvaĵo de muziko, orda, norma serio de tonoj - ekzemple prezento de la tonamplekso aŭ fake registro de muzikinstrumento aŭ kantvoĉo, tonaro de la plej malalta ĝis plej alta tono de la koncerna muzikilo.

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 186.
  2. Azorín, samloke.
  3. Garbhan MacAoidh: Tra krutaĵoj al la astroj, Monato, 2001:6, p. 17a