Naksoso (greke: Νάξος/Náksos) estas greka insulo en la sudo de la Egea Maro. Ĝi estas kun siaj 428 kvadratkilometrojn la plej granda insulo de la Cikladoj. La ĉefurbo estas Náksos. Ĉirkaŭ 14.000 enloĝantoj estas sur la insulo.

La haveno de la ĉefurbo

PriskriboRedakti

La insulo estas monta - plej alta punkto estas de 1001 metroj da alteco. Estas ankaŭ kulturata ebenaĵo en la okcidento, dume en la oriento ekspluatatas ĝis hodiaŭ granito kaj marmoro. Multas la historiaj lokoj (ekz. Apolono-templo de 522 a.K., La Sanudo-palaco en la ĉefurbo, katedralo katolika el la 13-a jarcento).

HistorioRedakti

La unuaj enloĝantoj venis jam en la 2-a jarmilo a.K. La Ionoj alvenis la sekvintan jarmilon. Ekfloro artista estis en la 7-a/6-a jarcentoj kiam evoluis surinsule ŝtonskulptistaj skoloj.

En 1207 la venecianoj kreis duklandon. En 1829 ĝi aliĝis al la nove kreita ŝtato Greklando.

Vidu ankaŭRedakti

Ariadne auf Naxos

Eksteraj ligilojRedakti

Oficiala retpaĝaro