Ariadne auf Naxos (eo: Ariadno sur Naksoso), verknumero op. 60, estas opero „en unu akto kun antaŭludo“ de Richard Strauss. La libreto devenas de Hugo von Hofmannsthal. En „teatro sur la teatro“ la mita rakonto pri la Ariadno forlasita sur la insulo Naksoso kaj mortsopiranta estas kunteksita kun samtempaj temoj de la arto: Por resti fidela al si mem, homo kaj arto povu ŝanĝiĝi.

Ariadne auf Naxos
drama muzika verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 20-a jarcento
Loko de rakonto Naksoso
vdr
Hugo von Hofmannsthal en la aĝo de 19 jaroj
Richard Strauss komence de la 20-a jarcento

Historio de la verko redakti

La tria komuna verko de Richard Strauss kaj Hugo von Hofmannsthal ekestis tuj post la opero Der Rosenkavalier kiel „ĉambra opero“ por 36-kapa muzikensemblo. Origine destinita por la Berlina Teatrejo de Max Reinhardt, la unua prezentado okazis anstataŭe la 25-an de oktobro 1912 ĉe la malgranda domo de la kortega teatrejo en Stutgarto. Ĉi tiu unua versio prezentis nun la operakton „Ariadne“ (sen la antaŭludo) kiel „enmetaĵo“ por la priverkado de la komedio Le Bourgeois gentilhomme (eo: La Nobela Burĝo) de Molière fare de Hugo von Hofmannsthal. La kombinaĵo de teatraĵo kaj la opero Ariadne estis malsukceso. La priverkita versio kun antaŭludo estis prezententata la 4-an de oktobro 1916 en la Kortega Operejo je Vieno.

Agado redakti

Antaŭludo – En la palaco de novriĉulo redakti

 
Anne Schwanewilms kiel unua aktorino, ĉirkauata de la kvar kunuloj de Ha Young Lee kiel Zerbinetta. Hamburga Ŝtata Opero, 2012)

En la domo de novriĉulo estu prezentota la serioza opero Ariadno, tuj postsekve maldelikata dancopeco. Tion ekscias la muzikinstruisto de la operkomponisto kaj li plendas pri tion je la domadministranto. Tiu ĉi rediras al li, ke estas nure la afero de la dommastro, kion kaj en kiu sinsekvo li volas spekti ion, ĉar finfine li ja pagas „ la spektaĵon“. La kunagantoj de la pecoj kaj la komponisto iom post iom alvenas, ekzemple ankaŭ Zerbinetta kun siaj kvar kunludantoj (Harlekin, Brighella, Scaramuccio und Truffaldin), kiuj dancu je la gaja postludo de la opero. La komponisto estas entuziasmita de Zerbinetta, tiu ĉi „ĉarma knabino“. Tiam la muzikinstruisto flankenkondukas sian lerninton kaj rakontas al li, kion li eksciis. La komponisto estas indigna. Neniam oni prezentu gajan dancopecon post lia artverko. Jen aperas la domadministranto kun la plej aktuala ordono de sia mastro. La serioza opero kaj la komedia opero estu prezentataj samtempe, la tuta peco krome daŭru nur unu horon, ĉar post tio (je la naŭa horo) nepre ĝustatempe komenciĝu la artfajraĵo por la gastoj.

La muzikinstruisto estas terurita, la dancomajstro estas fidoplena. Li proponas, ke oni unue mallongigu kelkon el la serioza opero kaj singarde enigu en ĝin la dancoscenojn. La komponisto komence estas konsternita. Zerbinetta tamen scias konvinki lin kaj klarigas la pecon laŭ sia vidpunkto:

La peco pasas jene: Princino estis forlasita de sia edziĝonto, kaj ŝia venonta adoranto tiam ankoraŭ ne estas alveninta. La scenejo estas sovaĝa insulo. Ni estas vigla societo, kiu hazarde troviĝas sur la insulo [...] kaj kiam sin prezentas ebleco, ni surscenejiĝas kaj ni nin enmiksiĝas.

La komponisto estas dishumora, entuziasmege li festas la potencon de la muziko: „Muziko estas sankta arto.“ Kiam komenciĝu la prezentado kaj Zerbinetta kaj siaj akompanantoj rapidegas sur la scenejon, lia humoro returniĝas: „Kiu igis vin tiri min en ĉi tiun mondon? Lasu min frostmorti, malsatmorti, ŝtoniĝi en la mia!“

Opero – Sovaĝa pejzaĝo sur Naksoso redakti

 
Anne Schwanewilms kiel Ariadne kun Johan Botha kiel Bakĥo. (Hamburga Ŝtata Opero, 2012)

La tri nimfoj Najado, Driado kaj Eĥo bedaŭras Ariadnon, kiun forlasis ŝia amato Tezeo sur la insulo Naksoso. Nekonsoleble ŝi plendas pri la senespereco de sia vivo. Ŝi atendas nur la mortomesaĝiston. Zerbinetta kaj ŝiaj kunuloj provas regajigi Ariadnon per danco kaj kantado. Tio tamen malsukcesas. Post Zerbinetta provas doni al Ariadno novan vivokuraĝon per konversacio inter kvar okuloj, de virino al virino (per unu el la plej impresaj koloraturarioj): Großmächtige Prinzessin (Potencega princino). Ŝi komunikas al Ariadno sian vivofilozofion – precipe sian vidpunkto pri amo kaj fideleco: „Kiam venis nova dio, sindonita mi estas mute“, sed ŝi povas Ariadnon nek regajigi nek konvinki. Muta Ariadno retiriĝas en sian kavernon. Post tio denove aperas la kunuloj de Zerbinetta. Lerte ŝi koketas kun ili kaj malaperas poste kun sia elektito Harlekino.

La tri nimfoj rimarkas la alvenon de fremdulo. Estas dio Bakĥo, kiu sukcesis fuĝi el la potenco de Kirko kaj raportas pri sia venko super Kirko. Ariadno vekiĝas el sia senviva rigideco kaj vidante Bakĥon ŝi pensas, ke finfine la mortomesaĝisto alvenis. Bakĥon siaflanke, ravita de la beleco de Ariadno, kredas, ke ŝi estas sorĉistino el la kategorio de Kirko. Ambaŭ perdas sian naturan sinretenemon kaj spertas per la miraklo de la amo fabelan ŝanĝon. Ariadno revekiĝas al nova vivo, kaj dio Bacchus, kiu ankaŭ forkonfesis la amon, revenas al nova amo:

Vin mi bezonis por ĉio! Nun mi estas alia ol mi estis, per miaj doloroj mi estas riĉa, nun mi movas miajn membrojn en dia volupto! Kaj pli frue la mortus la eternaj steloj, ol vi mortus el mia brako!

Zerbinetta venas el la kuliso kaj ripetas per moka triumfo sian rondelon: „Kiam venis nova dio, sindonita mi estas mute!“

Literaturo redakti

  • Kultur Bibliothek. volumo 2: Opern- und Operettenführer. 1986, ISBN 3-88199-297-9.
  • Reclams Opern- und Operettenführer. Stutgarto, 1962.
  • Sinregistraĵo de prezentado en la Metropola Operejo en la germana televido ZDF, Novjorko, 1990.

Eksteraj ligiloj redakti