Trioblaj parentezoj

Trioblaj parentezoj, ankaŭ konataj kiel (((eĥoj))), estas antisemita simbolo, uzata en Interreto por marki la nomojn de judoj. La praktiko originis en la ekstremdekstra blogo The Right Stuff.[1] La trioblaj parentezoj adoptiĝis kiel enreta stigmato fare de antisemitoj, novnazioj kaj blankaj naciistoj por identi individuojn el juda etna fono kiel celojn de reta ĉikanado. Celitaj homoj inkludis judajn ĵurnalistojn kritikemaj pri Donald Trump, la Respublikana prezident-elekto de Usono en 2016.[2]

Artikolo el junio 2016 de la retejo Mic atentigis la popularan usonan kulturon pri la simbolo. La raportoj ankaŭ kondukis la firmaon Google al forigo de retumila aplikaĵo, nome "The Coincidence Detector" ("La hazarda detektilo"), kreita por aŭtomate meti la "eĥan" markon ĉirkaŭ judaj nomoj en retejoj. La simbolo klasiĝis kiel parolo de malamo fare de Anti-Defamation League.[2] Post la malkovro de tiuj agoj, iuj ret-uzantoj judaj kaj nejudaj intence metis siajn proprajn nomojn inter trioblaj parentezoj, kiel signo de solidareco.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Fleishman, Cooper; Anthony Smith, "(((Echoes))), Exposed: The Secret Symbol Neo-Nazis Use to Target Jews Online", 1-a de junio 2016. Kontrolita 4-a de junio 2016.
  2. 2,0 2,1 The Neo-Nazi (((Echoes))) Symbol Is Officially Hate Speech. Alirita 7-a de junio 2016.
  3. King, Hope, "Google takes down Chrome extension targeting Jews", 3-a de junio 2016. Kontrolita 4-a de junio 2016.