Historio de Judoj en Tesaloniko

La historio de la Judoj de Tesaloniko, (Grekio) atingas reen du mil jaroj.

Ŝanĝoj en la loĝantaro de tri gravaj komunumoj de Saloniko: nome juda, turka kaj greka (1500–1950)
Juda familio de Saloniko en 1917

La urbo Tesaloniko (ankaŭ konata kiel Saloniko) enhavis gravan judan komunumon, plejparte de Sefarda deveno, ĝis la mezo de la Dua Mondmilito. Ĝi estas la nura konata ekzemplo de urbo de ĉi tiu grandeco en la Juda diasporo kiu retenis judan plimulton por jarcentoj.

Historio redakti

Sefardaj Judoj elmigris  al la urbo sekvante sian elpelon de Hispanio fare de kristanaj regantoj laŭ la Alhambra Dekreto en 1492. Ĉi tiu komunumo influis la Sefardan mondon ambaŭ kulture kaj ekonomie kaj la urbo estis alnomigita kiel la madre de Israela (patrino de Israelo). La komunumo spertis "oran epokon" en la 16a jarcento, kiam ili evoluigis fortan kulturon en la urbo. Kiel aliaj grupoj en la Otomana Imperio, ili daŭris praktikadi tradician kulturon dum la tempo kiam okcidenta Eŭropo travivis industriigon. En la mezo de 19a jarcento, judaj edukistoj kaj entreprenistoj venis al Tesaloniko el la Okcidenta Eŭropo por evoluigi lernejojn kaj industriojn; ili alportis tiutempajn ideojn de Eŭropo kiu ŝanĝis la kulturon de la urbo. Kun la evoluado de industrio, ambaŭ juda kaj alietna loĝantaroj fariĝis industriaj laboristoj kaj evoluigis grandan laboristan klason, kun laboristaj movadoj kontribuantaj al la intelekta miksaĵo de la urbo. Post kiam Grekio atingis sendependecon disde la Otomana Imperio, ĝi faris judojn plenaj civitanoj de la lando dum la 1920-aj jaroj.

Dum la Dua mondmilito, la germanoj okupis Grekion en 1941 kaj komencis turmenti la judojn, same kiel ili faris en aliaj partoj de Eŭropo. En 1943 ili devigis la judojn de Tesaloniko iri en geto proksime al la fervojaj linioj kaj komencis deportigi ilin al koncentriĝaj kaj laboristaj tendaroj, kie plejparto de la 60,000 deportitaj mortis. Tio ĉi rezultis en la preskaŭ-ekstermado de la komunumo. Nur 1200 judoj vivas en la urbo hodiaŭ.

Frua kolonio redakti

 
Paŭlo la Apostolo de El Greco.

La Unua Epistolo al la Tesalonikanoj de Paŭlo de Tarso mencias Helenigitajn Judojn en la urbo ĉirkaŭ la jaro 52. En la supra parto de la urbo, estas la antaŭurbo de Agios Pavlos (Sanktulo Paŭlo), kie, laŭ ĝenerala kredo, Paŭlo instruis dum sia vizito al la lokaj judoj. Tamen, esploristoj ne determinis ankoraŭ kie la unuajn judojn loĝis en la urbo.[1]

En 1170, Benjamin de Tudela raportis ke estis 500 Judoj en Tesaloniko. En la sekvantaj jarcentoj, la indiĝena Romaniote komunumo estis aliĝita de kelkaj italaj kaj aŝkenazaj judoj. Malgranda juda loĝantaro vivis tie dum la Bizanca periodo, sed ĝi lasis preskaŭ neniun spuron en dokumentoj aŭ arkeologiaj artefaktoj.[2]

Sub la Otomanoj redakti

En 1430, dum la komenco de otomana regado, la juda loĝantaro estis ankoraŭ malgranda. La Otomanoj uzis loĝantarajn translokigojn ene de la imperio kiuj sekvis kutime militistajn konkerojn por atingi celojn de landlima sekureco aŭ reloĝigo; ili vokis ĝin Sürgün. Sekvante la sieĝo de Konstantinopolo en 1453, ekzemplo de sürgün estis la Otomana devigo de judojn de Balkanio kaj Anatolio translokiĝi tie, kie ili faris la novan ĉefurbon de la Imperio.[3] Ĉe la tempo, malmultaj judoj estis lasitaj en Saloniko; neniu estis registrita en la otomana censo de 1478.[2]

Alveno de Sefardaj Judoj redakti

 
Vojoj de juda enmigrado al Saloniko.

En 1492, la hispanaj regantoj Ferdinando kaj Isabela publikigis la Alhambran Dekreton por elpeli Sefardajn Judojn for de siaj teritorioj. Multaj elmigris al Saloniko, foje post malgranda haltigo en PortugalioItalio. La Otomana Imperio donis protekton al judoj kiel dhimmis kaj instigis la novulojn resti en ĝiaj teritorioj. Laŭ la historiistoj Rosamond McKitterick kaj Kristoforo Allmand, la invito de la Imperio al la elpelitaj Judoj estis demografia strategio preventi ke etnaj grekoj ne regu la urbon.[4]

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Le Monde sépharade (direktita de Shmuel Trigano), éditions du Seuil, Parizo, 2006. ISBN 978-2-02-090439-1
  • Salonique 1850–1918, la "ville des Juifs" et le réveil des Balkananoj, (sub la direkto de Gilles Veinstein), eldonoj Autrement- seriaj Memoroj, Parizo, 1992. ISBN 978-2-86260-356-8
  • Mark Mazower, Salonica, Urbo de Fantomoj: kristanoj, islamanoj kaj Judoj, 1430–1950, Vinjaraj Libroj, Nov-Jorko, 2005. ISBN 978-0-375-41298-1

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. A. Vacalopoulos, A History of Thessaloniki, p. 9
  2. 2,0 2,1 Gilles Veinstein, Salonique 1850–1918, la "ville des Juifs" et le réveil des Balkans, pp. 42–45
  3. Bernard Lewis, Islam, Gallimard, 2005, pp. 563–567.
  4. Rosamond McKitterick, Christopher Allmand, The New Cambridge Medieval History, p. 779 –

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo History of the Jews in Thessaloniki en la angla Vikipedio.