Giorgi Ciklauri

kartvela esperantisto
(Alidirektita el Tiflisano)

Tiflisano, ankaŭ Ciklari,[1] estis pseŭdonimoj de la kartvela poeto, vojaĝanto, esperantisto kaj revoluciulo[mankas fonto] Giorgi Ciklauri (ankaŭ prononciita Ciskarauli). Li naskiĝis en Gudamaqari en Orienta Kartvelio. Li mortis ĉirkaŭ 1914.

Giorgi Ciklauri
Persona informo
Naskiĝo 19-a jarcento
en Gudamaqari
Morto 30-an de novembro 1913 (1913-11-30)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Kartvelio
Okupo
Okupo esperantisto • poeto • vojaĝisto
vdr

Lia buŝa tradukaĵo de Kavaliro en Tigra Felo, la kartvela nacia eposo, estis uzata por krei la hungarlingvan version fare de la hungara fame konata poeto Bela Vikar. Tiu fakto, konatigita fare de Giorgi Bakradze pere de la artikolo titolita "Tariel", kiu estis publikigita en Literaturuli Gazeti (12-a decembro 1934), igis Ciklauri fame konata.[mankas fonto]

Ciklauri kunlaboris ankaŭ al La Revuo. Laŭ mencio en EdE kiel Ciklari, li restadis iafoje en Hungario, ŝajne en 1912, samjare de Edmond Privat.

Verkoj redakti

  • Kavaliro en Tigra Felo (buŝa trad.)
  • Tra la Mondo per Esperanto (verkaĵoj, 1909-11)
  • Poemaro (poemaro, 1911)

Referencoj redakti

  1. März, Herbert 1979 : Biblioteka Manlibro, Eŭropa Esperanto-Eldonejo, Aarhus-Wien, p. 21