Nadeĵda Allilujeva

dua edzino de Josif Stalin

Nadeĵda Sergejevna Allilujeva (ruse Надежда Сергеевна Аллилуева) naskiĝis la 22-an de septembro 1901 en Bakuo, Bakua gubernio, Rusia Imperio; mortis (pafmortigis sin) la 9-an de novembro 1932 en Moskvo, USSR. Ŝi estis la dua edzino de Josif Stalin, kiu estis ekde 1922 Ĝenerala Sekretario de Centra Komitato de Komunista Partio de Sovetunio kaj reala gvidinto de la lando.

Nadeĵda Allilujeva
Persona informo
Naskiĝo 22-an de septembro 1901 (1901-09-22)
en Bakuo, Bakua Gubernio,  Rusia Imperio
Morto 9-an de novembro 1932 (1932-11-09) (31-jaraĝa)
en Moskvo, Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko,  Sovetunio
Mortokialo pafvundo
Tombo Novodeviĉje tombejo
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Alma mater Industrial Academy
Familio
Patro Sergey Alliluyev
Patrino Olga Evgen'evna Fedorenko
Frat(in)o Fyodor Alliluyev
Edz(in)o Josif Stalin
Infanoj Svetlana AllilujevaVasilij Stalin
Okupo
Okupo sekretario
vdr

Ŝia patro Sergej Jakovleviĉ Allilujev (1866—1945) estis duone ruso - cigano. Li naskiĝis en la vilaĝo Ramonje, Voroneĵa provinco kaj estis laboristo. Li aktivis en la revolucia movado. Post translokiĝo en 1907 al Sankt-Peterburgo lia kvarĉambra apartamento en la domo en la 10-a Roĵdestveskaja strato estis konstante uzita de la bolŝevikoj por sekretaj renkontiĝoj. En la sama apartamento en julio de 1917 Vladimir Lenin kaŝe loĝis dum kelka tempo.

Li edziĝis en 1893 en Tifliso al Olga Evgenjevna Fedorenko (1877-1951), kies patrino estis germanino Magdalena Aichholz kaj Eŭgenij Fedorenko duone ukraino - kartvelo. La gepatroj havis kvar gefilojn Paŭlo (1894-1938), Fjodor (1898-1955), Anna (1896-1964) kaj Nadeĵda (1901-1932).

En 1917 Stalin revenis al Petrogrado el la siberia ekzilo kaj havis nenian loĝejon. Tiam lin gastigis Sergej Allilujev kaj samtempe aperis amo inter Josif kaj deksesjara Nadia.

Ilia geedziĝo estis registrita la 24-an de marto 1919. La gefiloj estis Vasilij Stalin (1921-1962) kaj Svetlana Allilujeva (1926-2011). Ŝi ne volis preni la nomon de sia edzo, kaj restis Allilujeva ĝis la fino de sia vivo.

tombo

Kiel tajpistino ŝi laboris en la oficejo de Lenin, kiu tiam estis estro de la registaro, kaj en kelkaj eldonejoj. Ekde 1929 ŝi studis en la Industria Akademio ĉe la Fakultato pri Tekstila Industrio. Ankaŭ Nikita Ĥruŝĉov (poste li iĝis gvidanto de la Komunista Partio kaj de Sovetunio} tiam studis en la Akademio. Nadeĵda prezentis lin al sia edzo.

La 7-an de novembro 1932 en Sovetunio oni celebris la 15-an datrevenon de la Oktobra Revolucio. Nadeĵda kune kun siaj geamikoj marŝis tra la Ruĝa Placo kaj salutis la aŭtoritatulojn (inkluzive Josif Stalin) starintajn sur tribuno de la tuj rekonstruita Maŭzoleo de Lenin.

Samtage vespere en apartamento de Kliment Voroŝilov (kunbatalanto kaj amiko de Stalin) okazis vespermanĝo kun konsumado de variaj alkoholaĵoj. Nadeĵda ilin entute neniam drinkis, sed Stalin taŭze insistis, ke ŝi drinku. Ofendita Nadeĵda forlasis la ĉambron kaj kune kun sia amikino Polina Ĵemĉuĵina (edzino de Vjaĉeslav Molotov) longtempe promenis tra Aleksandra ĝardeno apud muroj de Moskva Kremlo.

En la nokto de la 8-a al la 9-a de novembro 1932 Nadia pafis sin en la koron per la malgranda pistolo Walter ŝlosinte sin en sia ĉambro. Laŭ opinioj de iuj spertuloj kialo de la tragedio estis paroksismo de terura kapdoloro, ĉar ŝi multjare suferis pro siaj severaj influoj, kiujn provokis la ostoj de ŝia kranio.

Funebra adiaŭo okazis en la dua etaĝo de GUM la 11-an de novembro. Samtage ŝi estis enterigita en la Novodeviĉe-tombejo.

Filmoj redakti

Pri ŝi oni produktis kelkajn filmojn inkluzive jenajn:

  • [1] filmo Edzino de Stalin (4 partoj)
  • [2] Josif Stalin - Nadeĵda Allilujeva
  • [3] multfoje premiita filmo Stalin kun Robert Duvall kaj Julia Ormond (1992) (Usono)

Libroj redakti

  • Unikulino far Olga Trifonova en 2001 ISBN:5-89048-099-5 ruse
  • Dudek leteroj al amiko far Svetlana Allilujeva (filino) en 1989 ISBN:5-212-00487-X ruse
  • Rememoroj far Anna Allilujeva (fratino) en 1946 ruse

Eksteraj ligiloj redakti

  • [4] artikolo "Malmulte konataj faktoj el vivo de Stalin familio" far Tamara Gumbatova ruse
  • [5] muzeo - apartamento de Allilujev familio en Sankt-Peterburgo (la 10-a Sovetskaja str., #10 ap.20 la sesa etaĝo) ruse, angle