Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili)

(Alidirektita el Vasilij Stalin)

Vasilij Stalin (Ĝugaŝvili) (kartvele ვასილი იოსების სტალინი (ჯუღაშვილი), ruse Василий Иосифович Сталин (Джугашвили)) naskiĝis la 24-an de marto 1921 en Moskvo mortis 19-an de marto 1962 en Kazano. Li estis filo de Josif Stalin kaj Nadeĵda Allilujeva.

Vasilij Stalin
Persona informo
Naskiĝo 24-an de marto 1921 (1921-03-24)
en Moskvo
Morto 19-an de marto 1962 (1962-03-19) (40-jaraĝa)
en Kazano
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Loĝloko Gagarin Street
Ŝtataneco Sovetunio
Alma mater Kacha Higher Military Aviation School of Pilots
Familio
Patro Josif Stalin
Patrino Nadeĵda Allilujeva
Frat(in)oj Jakov ĜugaŝviliSvetlana AllilujevaKonstantin Kuzakov • Artem Sergeev • Alexander Davydov • unnamed boy Jughashvili(1916)
Edz(in)o Q21636562
Infano Aleksandr Burdonsky
Okupo
Okupo pilotomilitistooficiro
vdr

Vasilij loĝis en la familia apartamento troviĝinta en la moskva Kremlo, kie li havis privatan guverniston kaj servistojn. Kune kun sia fratino Svetlana Allilujeva libertempe li ŝatis amuziĝi en ĝiaj rimarkinda areo kaj antikvaj konstruaĵoj.

Li frekventis prestiĝan moskvan lernejon, en kiu li havis mezbonajn sukcesojn. Li preferis teknikajn sciencojn.

La morto de lia patrino Nadeĵda en 1932, kiam li estis nur 11-jaraĝa adoleskulo, grave influis lian pluan vivon. La patro reale ĉesis okupiĝi pri edukado de la filo.

Kiam Vasilij atingis la deksepjaran aĝon do li decidis iĝi aviadisto kaj ekde 1938 li studis en la Kaĉa Milita Avia altlernejo konata kiel respekta akademio en Sovetunio. Ĝi tiam situis en Kaĉa, Krimeo. Komence li, kiel filo de la landa gvidinto, havis iujn privilegiojn (sola ĉambro kaj apartaj manĝaĵoj), sed la patro baldaŭ ilin malpermesis.

Dum la Granda patriota milito (1941 - 1945) kontraŭ la nazia Germanio Vasilij aktive partoprenis kiel piloto en bataloj kaj venkis kvinfoje.

Poste li kelkjare estris en la Ruĝa Armeo kiel plej juna (28j) Generalo-leŭtenanto (ĉi-rangon li ricevis la 11-an de majo 1949). Lia milita kariero finiĝis en 1952.

Post la subita morto de lia patro okazinta la 5-an de marto 1953 Vasilij opiniis, ke Josif Stalin estis venenita. Lia persona vivo abrupte ŝanĝiĝis, kvankam li daŭre kredis, ke nenio grava okazis. Sed jam la 26-an de marto de 1953 li estis eksigita en la rezervon sen rajto porti militajn uniformojn. Samtempe oni akuzis lin pri misuzo de potenco kaj kontraŭsovetia propagando. Vasilij estis arestita la 28-an de aprilo kaj kondamnita al ok jaroj de mallibero. Nur en 1961 tute malsana li estis liberigita. Januare de 1962 post multaj proponoj de la potenculoj li prenis familian nomon Ĝugaŝvili. La 19-an de marto de tiu jaro (kvin tagojn antaŭ sia 41-a datreveno) li mortis.

La 21-an de marto 1962 li estis enterigita en la tombejo Arskoje en Kazano. La 20-an de novembro 2002 lia kadavro estis resepultita en la moskva Trojekurovo nekropolo apud sia lasta edzino Maria.

Familio redakti

Vasilij estis kvarfoje edzo.

  • La unua edzino nomiĝis Galina Aleksandrovna Burdonskaja (1921—1990). Ili geedziĝis en 1940 kaj dissiĝis en 1944, kvankam la eksedziĝo neniam estis formaligita. Ili havis filon Aleksandr Burdonskij (1941 - 2017) kaj filinon Nadeĵda Stalina (1943-1999).
  • La dua edzino estis Jekaterina Semjonovna Timoŝenko (1923-1988), filino de marŝalo de Sovetunio Semjon Timoŝenko. La geedzeco daŭris de 1946 ĝis 1949. Tiam naskiĝis la filo Vasilj Stalin (1949-1972) kaj filino Svetlana Stalina (1947-1990).
  • La tria edzino Kapitolina Georgijevna Vasiljeva (1918-2006) estis sportistino, ĉampionino de Sovetunio pri naĝado. La geedzeco daŭris de 1949 ĝis 1953. La filino de Kapitolina de la unua geedzeco Lina Vasiljeva estis adoptita fare de Vasilij kaj ĉi-rilate portas la familian nomon Ĝugaŝvili.
  • La kvara edzino Maria Ignatjevna Nusberg (n. Ŝevargina) (1930-2002) estis flegistino. Geedziĝo okazis la 9-an de januaro 1962. Filinoj Ludmila kaj Tatiana de ŝia unua geedzeco ankaŭ estis adoptitaj de Vasilij. Ili preferis nomiĝi Ĝugaŝvili.

Filmoj redakti

Pri vivo de Vasilij Stalin oni produktis multajn artefaritajn filmojn kaj dokumentariojn en Rusio kaj alilande. Plej rimarkindaj estas:

  • 1991 - Mia plej bona amiko - Generalo Vasilij, filo de Josef (ĉefrolas Vladimir Steklov);
  • 2005 - Aleksandra Ĝardeno (ĉefrolas Andrei Gusev);
  • 2013 - Filo de la patro de nacioj (ĉefrolas Gela Mesĥi);
  • 2017 - Morto de Stalin (ĉefrolas brita aktoro Rupert Friend); angle
  • 2016 - Biografio de Vasilij Stalin[2] dokumentario ruse

Libroj redakti

  • [3]Mi ne rezignas mian patron! malpermesita memorlibro far Vasilij Stalin eldomita en 2016 ISBN: 978-5-9955-0847-2;
  • [4] Vasilij Stalin, filo de la gvidanto far Eduard Volodarskij en 2012 ISBN: 978-5-91631-173-0;
  • [5] Arkivigite je 2019-12-12 per la retarkivo Wayback Machine Kiel vivis, laboris kaj edukis infanojn Josif Stalin. Viditoj de la atestanto far Artjom Sergejev en 2011 ISBN: 978-5-89747-062-4;

Eksteraj ligiloj redakti