Konstantin Kuzakov
Konstantin KUZAKOV (1911-1996) estis neleĝa dua infano de Stalin. Patrino de Konstantin estis Maria KUZAKOVA, kiu helpis Stalinon dum ties ekzilo en Solviĉegodsk en 1911, kun kiu ŝi havis amaferon. Maria estis graveda, kiam Stalin forlasis tiun ekzilon.
Konstantin Kuzakov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de septembro 1908 en Solviĉegodsk |
Morto | 12-an de septembro 1996 (88-jaraĝa) en Moskvo |
Tombo | Q110280141 |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio • Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Saint Petersburg State University of Engineering and Economics |
Familio | |
Patro | Josif Stalin |
Frat(in)oj | Jakov Ĝugaŝvili • Vasilij Stalin • Svetlana Allilujeva • Alexander Davydov • unnamed boy Jughashvili(1916) |
Infano | Vladimir Kuzakov |
Okupo | |
Okupo | politikisto • ĵurnalisto • universitata instruisto • filozofo • scenaristo |
Konstantin studis en la Leningrada Universitato. En 1932, la NKVD premis lin subskribi promesan ateston, ke li neniam publikigas la veron pri la parenceco.
Li instruis filozofion en la Leningrada Militista Mekanika Instituto. Poste, li laboris en la aparato de la Centra Komitato en Moskvo. Li soldatservis kiel kolonelo dum la dua mondmilito. En 1947, li kaj lia deputito estis akuzitaj pro spionado por Usono. Stalin obstaklis la areston, li forlais la partion. Post morto de Stalin, li remembriĝis en la Partio kaj iĝis longtempa direktoro de la Soveta televido en la Kultura Ministerio.