Stalin kaj Esperanto

En diversaj skribaĵoj oni trovas aserton laŭ kiu Stalino iam studis Esperanton. Malofte estas indikita el kiu fonto estis elĉerpita tiu informo.

En la jaro 2007, la aŭtoro Simon Sebag Montefiore gajnis plurajn premiojn por sia biografio Young Stalin (“La juna Stalino”)*. Li jam estis renoma kiel bibliografo pri la sovetia diktatoro, pro sia antaŭa verko Stalin: The Court of the Red Tsar (“Stalino: la kortego de la ruĝa caro”), al kiu estis aljuĝita en 2004 la brita premio Historia libro de la jaro. En la verko La juna Stalino, p. 212, Montefiore skribas: “Dum siaj sep monatoj en la fama malliberejo Bajlovka en Baku... Stalino legis (kaj) studis Esperanton, kiun li rigardis kiel la lingvon de la estonteco.” En piednoto, li aldonas la frazon: “Post kiam li atingis la potencon, li persekutis kaj arestis Esperanto-parolantojn.” (Vidu "Granda purigo"). Konsultante la plenan notojn pri la libro sur la retpaĝo de Montefiore (http://www.simonsebagmontefiore.com), oni konstatas, ke la fonto de ĉi tiu informo estis iu goriano nome Ilia P. Nadiradze, kiu dividis liton kun Stalino en la malliberejo. Montefiore trovis tiun citaĵon en la Kartvela ŝtata filio de la instituto de marksismo-leninismo en Tbilisi, Kartvelujo, GF IML 8.2.1.35-49.

Fontoj redakti

  • Young Stalin, Simon Sebag Montefiore, Eldonejo Phoenix, Londono 2007,

ISBN 978-0-7538-2379-8.

Vidu plie la verkon La danĝera lingvo – studo pri la persekutoj kontraŭ Esperanto de Ulrich Lins, Eldonejo Progreso, Moskvo 1990, ISBN 5-01-003136-1.