La 10-an de marto 1952, sovetunia diktatoro Josef Stalin proponis al la landoj de Okcidenta Bloko (Francio, Unuiĝinta Reĝlando, Usono) intertraktadojn por reunuigo kaj neŭtraligo de Germanio en noto. Tiu ĉi noto kaj la respondoj de Stalin al la respondoj de la okcidentaj landoj estas konataj kiel la Stalin-notoj.

La germana kanceliero Konrad Adenauer, la okcidentgermana publiko kaj la okcidentaj potencoj malaprobis la Stalin-notojn, kiel interrompa manovro per kiu Stalin volis malhelpi la okcidentan integrigon de la Federacia Respubliko Germanio. Ĉi tio ankaŭ estas la reganta opinio en historia scienco hodiaŭ.

Malplimulto tamen kredis kaj ankoraŭ kredas, ke Stalin pensis serioze pri la propono. La historiisto Rolf Steininger estas la plej konata reprezentanto de tiu ĉi movado hodiaŭ. Tamen, la malfermo de arkivoj, precipe flanke de Usono evidentigis, ke ekzistis ankaŭ konsideroj ene de la okcidentaj venkaj potencoj pri akcepto de la noto kaj permeso de neŭtrala, reunuigita Germanio. Pozicioj kiuj supozigis/supozigas seriozecon de la Stalin-notoj, estis konfirmitaj de ĝi, sed la malfermo de la sovetiaj arkivoj, kiu okazis nur post 1990, ne konfirmis tion.

Vidu ankaŭ redakti