Ĉef-komandanto

(Alidirektita el Ĉefa Militestro)

Ĉef-komandantosuprema komandanto estas la persono kiu plenumas la supremajn komandon kaj kontrolon super armitaj fortoj aŭ specifa armea branĉo. Kiel teknika termino, ĝi referencas al militistaj kompetentecoj kiuj estas posedataj de la plenuma estro de lando (respektive ŝtato), nome ŝtatestroregistarestro.

Tio inkludas ŝtatestrojn kiuj:

  • Estas plenumaj estroj kun politika mandato entrepreni diskrecie decid-faradon, inklude komandon de armitaj fortoj.
  • Ĉefe ceremoniaj ŝtatestroj (konstituciaj monarkoj, vicreĝoj kaj prezidentoj en parlamentaj respublikoj) kun restintaj esencaj rezervaj povoj super armitaj fortoj, agantaj dum normalaj cirkonstancoj laŭ konstitucia konsilo de registarestroj kun politika mandato entrepreni diskrecie decid-faradon.