Monto János hungare János-hegy (=Johano-monto) estas 527 m-ojn alta kalkoŝtona monto (la plej alta en Budapeŝto) ĉe rande de Budapeŝto. Post Budapeŝto Budakeszi etendiĝas. Fagoj kaj kverkoj kovras preskaŭ la tutan monton. La monto apartenas al distrikto Hegyvidék.

Elvidejo sur pinto de Monto János
Aertelfero el Monto János, fone domoj de Buda videblas

Historio redakti

Pli frue oni nomumis la monton monto Pozsony, ĉar onidire dum pura vetero oni vidis eĉ Pozsony-on kaj nature la Karpatojn. En la 19-a jarcento sur la supro staris skulptaĵo pri Sankta Johano. La monto iĝis tiutempe tre ŝatata loko de la loĝantoj de Budapeŝto. En 1882 ankaŭ Elizabeto de Aŭstrio-Hungario vizitis ĝin. Tial ekde 1910 elvidejo 23.5 m-ojn alta honore al Elizabeto ekfunkciis. 101 ŝtupoj kondukas al la elvideja supro, kie dum la socialismo ruĝa stelo (nokte lumigita) funkciis. En 2005 la elvidejo renoviĝis. Apud la elvidejo panorama restoracio funkcias. La monto havas ankoraŭ nekonatan kavernon, nur la enirejo estas videbla, la tuto ŝtopiĝis. Ne estas permeso malkovri ĝin.

Trafiko redakti

Pluraj vojetoj por turistoj atingas la supron. Ekde 1949 la infana fervojo havas haltejon (same tiel nomata János-hegy) en 409 m-ojn alta loko, poste oni uzas vojeton. Ankaŭ aertelfero funkcias ĝis la pinto.

Ĉe la piedo de la monto troviĝas Pilgrima Baziliko omaĝe al Dipatrino en Máriaremete.

Interesaĵoj redakti

Mihály Eisemann komponis furoran ŝlagron pri la monto: Johano, estu sur monto János.