Tutlanda Biblioteko Széchényi
La Nacia Biblioteko Széchényi [sEĉEnji] (hungare Országos Széchényi Könyvtár, OSZK) estas nacia biblioteko en Budapeŝto. Ĝi estas la plej granda hungara biblioteko. Tie oni gardas de la ŝtatofondo (ja tiam komenciĝis la oficiala skriba dokumentado) laŭeble ĉiujn hungarajn kaj prihungarajn skribaĵojn (nuntempe ankaŭ en elektronika formo). Nuntempe ĉiuj hungaraj eldonejoj devige donas 2 ekzemplerojn el siaj eldonaĵoj. Tiu biblioteko ne pruntedonas, sed estas ebleco loke legadi.
Tutlanda Biblioteko Széchényi | ||
---|---|---|
nacia biblioteko biblioteko | ||
Komenco | 25-a de novembro 1802 vd | |
Geografia situo | 47° 29′ 52″ N, 19° 2′ 17″ O (mapo)47.497783119.0381258Koordinatoj: 47° 29′ 52″ N, 19° 2′ 17″ O (mapo) | |
Lando(j) | Hungario vd | |
Sidejo | Reĝa Palaco en Budapeŝto | |
Situo | Budapeŝto | |
| ||
Fondinto(j) | Ferenc Széchényi vd | |
Notoj | Tuta stoko: 8 milionoj da medioj | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Ekde la 1-a de decembro 2021, la Nacia Biblioteko Széchényi transprenis la funkciadon de la Landa Fremdlingva Biblioteko (LFB), angle: National Library of Foreign literature aŭ hungare Országos Idegennyelvű Könyvtárnak (OIK) kiu daŭre funkcias kiel organiza unuo de la Nacia Biblioteko[1].
Historio
redaktiEn 1802 grafo Ferenc Széchényi (lia filo estis István Széchenyi) donacis al la hungara nacio sian bibliotekon, kiu konsistis el 15 000 presitaj libroj, 1200 manuskriptoj, mapoj kaj medaloj. Tiun agon ankaŭ aliaj magnatoj sekvis. Post unu jaro la biblioteko jam funkciis. Paralele oni komencis fondi ankaŭ nacian muzeon, kiun la parlamento akceptis en 1808. La konstruaĵo en kiu la biblioteko funkciu pretiĝis en 1847. En 1985 la loko jam ne sufiĉis, tial la biblioteko ŝanĝis lokon al Monto Vár. Pli precize ĝi troviĝas en la reĝa palaco. Apude situas Nacia Galerio kaj Historia Muzeo. Ĉe la piedoj de la palaco skulptaĵo pri György Dózsa troviĝas, en la apudaĵo lifto funkcias por la vizitantoj.
Dum la socialisma reĝimo tiu ĉi biblioteko funkciis sub la nomo Biblioteko Gorkij. Tiam plejparto de la stoko de la biblioteko estis rus- kaj hungaradevena. Poste la biblioteko ricevis la nomon Országos Idegennyelvű Könyvtár (Nacia Librejo de Fremdaj Lingvoj, en Esperanto ankaŭ nomata Landa Fremdlingva Biblioteko, mallonge LFB), en kiu ekfunkciis fremdlingva sekcio havanta librojn en diversaj fremdaj lingvoj, interalie ankaŭ en Esperanto.
Kolektaĵoj
redakti- 2.500.000 libroj
- 385.000 eldonaĵoj, periodaĵoj
- 270,000 dokumentoj kaj muzikaĵoj
- 1.000.000 manuskriptoj
- 200.000 mapoj
- 320,000 bildoj kaj gravuraĵoj
- 3.000.000 afiŝoj
- 272.000 mikrofilmoj
- la unua hungara presita libro de 1473
- 8.600 volumoj antaŭ 1711
- 1.814 presaĵoj el la komenca periodo
- la plej malnova hungara teksto
- la plej malnova latina (por Hungario) kodlibro
- 32 ornamaj kodeksoj de Matiaso la 1-a
- resume 8.000.000 unuoj
Esperanto
redaktiLa biblioteko ankaŭ konservas la Esperanto-kolektaĵon de Karlo Fajszi (hungare: FAJSZI Károly eszperantó gyűjteménye)
Bibliotekestroj
redakti- Jakab Ferdinánd Miller (1803–1815)
- István Horvát (1815–1846)
- Gábor Mátray (1846–1875)
- Vilmos Fraknói (1875–1879)
- Béla Majláth (1879–1893)
- József Szinnyei (1893–1894)
- László Fejérpataky (1894–1919)
- János Melich (1920–1922)
- Bálint Hóman (1923)
- Imre Lukinich (1924–1929)
- Emil Jakubovich (1930–1934)
- József Fitz (1934–1945)
- József Györke (1945–1946)
- Gábor Tolnai (1946–1947)
- Béla Varjas (1948-1957)
- Magda Jóború (1958-1966, 1968-1982)
- Géza Sebestyén (1966-1968)
- Péter Zircz (1982)
- Ferenc Molnár (subministro) (1982-1984)
- Zoltán Havasi (1984-1986)
- Gyula Juhász (historiisto) (1986–1993)
- István Monok (1999-2009)
- Andrea Katona (2010-2013)
- László Tüske (2014-2019)
- Dávid Rózsa (2020-)
Elektitaj bibliotekistoj
redakti- Gábor Albert
- Emma Bartoniek
- László Boka
- Kálmán Bor
- Miklós Csapody
- János Csontosi
- Marianne Czeke
- József Deér
- Pál Engel
- Vilmos Fraknói
- István Fried
- Pál Gulyás (bibliotekisto)
- Gábor Halász (kritikisto)
- Antal Haliczky
- Antal Hodinka
- Mária Hoffmann, la unua hungara ina bibliotekisto
- János Honti
- Kálmán Isoz
- Gyula Juhász (historiisto)
- István Kniezsa
- Ferenc Kollányi
- Ernő Kulcsár Szabó
- György Lakó
- Kálmán Lambrecht
- Rezső Lavotta
- Irén Lovász
- Edit Madas
- Gyula Nagy
- Lajos Prohászka
- Tivadar Rédey
- András Róna-Tas
- László Somfai
- József Szauder
- Andor Tarnai
- László Tóth (historiisto)
- József Vekerdi
- András Vizkelety
Referencoj
redakti- ↑ (hu, en) Pri OIK Arkivigite je 2023-05-12 per la retarkivo Wayback Machine