István Monok
István Monok [iŝtvAn], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Monok István estis hungara bibliotekisto, altlerneja instruisto.
István Monok | |
---|---|
István Monok | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 10-an de julio 1956 (67-jaraĝa) en Zalamerenye |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged • Scienca Universitato de Szeged • Universitato Eötvös Loránd |
Familio | |
Edz(in)o | Katalin Keveházi |
Okupo | |
Okupo | arkivisto • bibliotekisto • universitata instruisto • biblioteksciencisto • kulturhistoriisto • historiisto |
István Monok[1] naskiĝis la 10-an de julio 1956 en Zalamerenye.
Biografio redakti
István Monok maturiĝis en mezlernejo en Zalaegerszeg, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato de Szeged en 1982, en la sekva jaro li doktoriĝis. Inter 1982-1999 li estis bibliotekisto, poste konsilisto en universitata biblioteko de Szeged, dum li akiris bibliotekistan diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1987. Ekde 1989 li ankaŭ instruis en Szeged, inter 1993-1999 li estis katedrestro, inter 1996-1999 li estis ankaŭ institutestro. Li estis bibliotekestro de Tutlanda Biblioteko Széchényi inter 1999-2009, dum ekde 2006 li instruis en Universitato Károly Eszterházy kiel docento kaj katedrestro (2011-2014), fine profesoro inter 2012-2022 (la habilitiĝo okazis en 2011). Intertempe li estis bibliotekestro de la akademia biblioteko ekde 2013.
Li kandidatiĝis (CSc) en 1992, li doktoriĝis en 2011 antaŭ la Hungara Scienca Akademio. Li edziĝis en 1983, lia edzino naskis 4 gefilojn inter 1985-1991. Li ricevis premiojn inter 2002-2020.
Elektitaj kontribuoj redakti
- A gyöngyösi református gyülekezet lelkipásztorai és tanítói, 1557–1710 (1986)
- A könyvkultúra Magyarországon a kezdetektől 1730-ig (kunaŭtoro, 1998)
- A bibliás Rákócziak (kunaŭtoro, 2006)
- A hagyományos világ átváltozásai. Tanulmányok a XVIII. századi magyarországi könyvtárak történetéhez (studoj, 2018)
- A könyv és az olvasás Zalamerenyén, 1746–1846 (2021)
Fontoj redakti
Referencoj redakti
- ↑ https://opac-nevter.pim.hu/ro/record/-/record/PIM65596 hungarlingva datenaro de muzeo