Gábor Halász (kritikisto)
Gábor Halász [halAs], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Halász Gábor estis hungara bibliotekisto, kritikisto, literaturhistoriisto.
Gábor Halász (kritikisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 4-an de julio 1901 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de februaro 1945 (43-jaraĝa) en Balf |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1925) |
Okupo | |
Okupo | verkisto literaturhistoriisto literaturkritikisto bibliotekisto |
Gábor Halász[1] naskiĝis la 4-an de julio 1901 en Budapeŝto, li mortis en marto de 1945 en Balf (nuntempa urboparto de Sopron).
Biografio
redaktiGábor Halász devenis el juda familio. Li maturiĝis en kalvinana gimnazio en sia naskiĝurbo en 1920, post 5 jaroj li doktoriĝis en Scienca Universitato Péter Pázmány, pli poste helpe de stipendio li vojaĝis al Francio kaj Italio. Ekde 1927 li estis bibliotekisto de Tutlanda Biblioteko Széchényi. Liaj kritikoj aperis en Nyugat kaj aliaj revuoj. Ekde 1943 li estis plurfoje trudlaboristo, kie fine li mortis. Li ricevis premiojn en 1932 kaj 1935.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Berzsenyi lelkivilága (1926)
- Új irányok a világirodalomban (1932)
- Magyar századvég (1937, 1945)
- Az angol irodalom kincsesháza (1942)
- Magyar századvég; Officina, Bp., 1945 (Officina képeskönyvek)
- Az értelem keresése. Irodalmi tanulmányok (1948)
- Halász Gábor válogatott írásai (kompilaĵo, 1959, 1977)