András Vizkelety [andrAŝ vizkeleti], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vizkelety András estas hungara literaturhistoriisto, filologo, bibliotekisto, germanisto, altlerneja instruisto, membro (korespondanta en 1998, ordinara en 2004) de Hungara Scienca Akademio.

András Vizkelety
Persona informo
Naskiĝo 26-an de aŭgusto 1931 (1931-08-26) (92-jaraĝa)
en Tata
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filologo • mezepokisto
vdr

András Vizkelety [1] naskiĝis la 26-an de aŭgusto 1931 en Tata (Hungario).

Biografio redakti

András Vizkelety frekventis teologian altlernejon inter 1950-1954, krome universitaton en Budapeŝto inter 1953-1957. Post la diplomo li eklaboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1971 li ankaŭ ekinstruis en Universitato Eötvös Loránd, kie li atingis la instruan rangon titulara profesoro en 1991. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1975, li doktoriĝis en 1990 antaŭ la akademio. En 1993 li partoprenis en fondo de katolika universitato. En 2003 li pensiuliĝis. Li okupiĝis precipe pri la hungariaj mezepokaj germana kaj latina literaturoj. Li ricevis 6 premiojn inter 1986-2009.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Beschreibendes Verzeichnis der alideutschen Handschriften in ungarischen Bibiliotheken I–II. (1969–1973)
  • Nikolaus Lenau, Werke und Briefe (1989)
  • Irodalmak születése (Naskiĝo de literaturoj), (2008)
  • Múltidőben: Visszaemlékezés (2008, 2012)

Fontoj redakti