Andor Tarnai

hungara literaturhistoriisto

Andor Tarnai, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tarnai Andor estis hungara literaturhistoriisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia filino estis Éva Kondorosi.

Andor Tarnai
Persona informo
Naskonomo Mihalik Andor
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1925 (1925-08-23)
en Gyula
Morto 25-an de aŭgusto 1994 (1994-08-25) (69-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj latinahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Gardonyi Geza Cistercian High School, Eger, Hungary • Universitato Eötvös Loránd
Subskribo Andor Tarnai
Familio
Infano Éva Kondorosi
Okupo
Okupo historiisto
vdr

Andor Tarnai [1] naskiĝis la 23-an de aŭgusto 1925 en Gyula. Li mortis la 25-an de aŭgusto 1994 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Andor Tarnai frekventis gimnazion en Eger, universitaton en Budapeŝto inter 1943-1948. Li laboris post la diplomo en Tutlanda Biblioteko Széchényi, krome en literatura instituto. Inter 1980-1994 li instruis en Universitato de Budapeŝto, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li estis gastoprofesoro en Vieno kaj Berlino. Li ricevis premion en 1988.

Verkaro (elekto) redakti

  • Batsányi és Baróti Szabó (1952)
  • Extra Hungariam non est vita… (Egy szállóige történetéhez) (1969)
  • Lehrreiche Gedanken – Jeles gondolatok – Pensées instructives (1975)
  • A magyar nyelvet írni kezdik: Irodalmi gondolkodás a középkori Magyarországon (1984)
  • Három magyar költő Kufsteinban (1993)

Memorigiloj redakti

  • premio "Tarnai Andor"

Fontoj redakti