András Róna-Tas [andrAŝ rOna-taŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Róna-Tas András estas hungara lingvisto, orientalisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1995).

András Róna-Tas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de decembro 1931 (1931-12-30) (92-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioHungara reĝlando • Dua Hungara Respubliko • Hungara Popola Respubliko
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Infanoj 2
Okupo
Okupo lingvistohistoriistolektoroorientalisto
vdr

András Róna-Tas [1] naskiĝis la 30-an de decembro 1931 en Budapeŝto.

Biografio redakti

András Róna-Tas frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1950-1955, kie li lernis ekzemple de Gyula Ortutay. Post 3 jaroj li doktoriĝis, poste li eklaboris en redaktejo. En 1956 li ricevis postenon en akademia instituto. Tiutempe li partoprenis en esplorvojaĝo al Mongolio. En 1958 li edziĝis baldaŭe havanta 2 gefilojn. Inter 1960-1968 li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi, dume li esplorvojaĝis al Volgo. Li ekinstruis en universitato de Szeged en 1968, li profesoriĝis en 1974, pli frue en 1971 li doktoriĝis antaŭ la akademio. Post jardeko li estis nomita katedrestro, en 1990 rektoro. Li estis gastoprofesoro en Bonn kaj Vieno. Li okupiĝas pri la tibeta, turka kaj mongola lingvoj, hungara prahistorio. Li ricevis premiojn (ankaŭ eksterlandajn) inter 1985-2012.

Verkaro (elekto) redakti

  • Nomádok nyomában (1961)
  • Epigraphica Bulgarica (1973)
  • Language and History (1986)
  • A magyarság korai története (Historio frua de la hungareco), (1995)
  • Spätformen des Zentralasiatischen Buddhismus (2005)

Fontoj redakti