László Tóth (historiisto)

hungara historiisto, politikisto

László Tóth [lAslO tOt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tóth László estis hungara historiisto, profesoro, parlamentano.

László Tóth [1] naskiĝis la 4-an de junio 1895 en Tápiószele. Li mortis la 12-an de oktobro 1958 en Szeged.

Biografio redakti

László Tóth abiturientis en 1913, poste li studis en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Interrompo okazis en 1915, ĉar li soldatiĝis, post 2 jaroj li falis en militkaptiteco. Li hejmenvenis en 1919, en la sama jaro li akiris diplomon en la menciita universitato. Post siaj studoj li laboris en Tutlanda Biblioteko Széchényi. En 1925 li estis nomumita privata profesoro, sed li ne instruis, li ricevis diversajn taskojn en Romo. En 1930 li hejmenvenis, li laboris plu en la biblioteko kaj li ankaŭ instruis en la universitato. Post 5 jaroj li estis nomumita publika eksterordinara profesoro en Reĝa Scienca Universitato Erzsébet, en 1937 publika ordinara profesoro, en la studjaro 1940 dekano. Li instruis 2 jarojn en Kolozsvár (tiam parto de Hungario), poste en Universitato Miklós Horthy kiel katedrestro. Li estis dekano en la studjaro 1945,rektoro en la studjaro 1946, poste li estis redaktoro en la sama urbo Szeged. En 1947 li estis elektita parlamenta deputito, sed en la sekva jaro li devis rezigni pro politika subpremo de la komunistoj. Inter 1950-1955 li esploris en la universitata biblioteko de Szeged, poste li pensiuliĝis. Li multe esploris la eklezian historion.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Fraknói Vilmos (1925)
  • Verancsics Faustus csanádi püspök és emlékiratai V. Pál pápához a magyar katholikus. egyház állapotáról (1933)
  • Ki és miért hamisította a Szilveszter-bullát? (1941)

Fontoj redakti