Edit Madas
Edit Madas [madaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Madas Edit estas hungara literaturhistoriisto, profesoro, membro korespondanta (2013), ordinara (2019) de Hungara Scienca Akademio.
Edit Madas | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 18-an de novembro 1949 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto kulturhistoriisto mezepokisto ![]() |
Edit Madas [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1949.
Biografio
redaktiEdit Madas frekventis universitaton en Budapeŝto, poste ŝi plulernis en Parizo en 1975. Ŝi doktoriĝis (DSc) en 2002 antaŭ MTA, sed ŝi pli frue atingis Ph.D. en 1993. Ŝi instruas en 2 universitatoj ekde 1979, dume ŝi okupiĝas ankaŭ pri la latina lingvo kaj mezepokaj kodeksoj. En 2006 ŝi eklaboris ankaŭ en Tutlanda Biblioteko Széchényi, ekde 2009 ŝi instruas en Katolika Universitato Péter Pázmány. Ŝi ricevis ĝis tiam 3 premiojn inter 2007-2011.
Verkaro (elekto)
redakti- ”Ad terrorem omnium”. A középkori vágánsének egy magyarországi változata? (1976)
- A Jordánszky-kódex: Magyar nyelvű bibliafordítás a XVI. század elejéről (1516-1519) (1986)
- La Légende dorée - Historia Lombardica - en Hongrie (1995)
- Középkori prédikációirodalmunk történetéből (El historio de niaj mezepokaj predikaĵoj), (2002) - ĉefverko
- A könyvkultúra Magyarországon a kezdetektől 1800-ig (La librokulturo en Hungarlando de la komenco ĝis 1800), (2003) - ĉefverko
- Weszprémi-kódex (Kodekso Weszprémi), (2012)
Fontoj
redakti- biografio kun foto
- biografio angle
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2015-05-11 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio[rompita ligilo]
- (la teksto estas legebla iomete malsupre kaj dekstre) Arkivigite je 2013-04-17 per la retarkivo Wayback Machine