Tivadar Rédey
Tivadar Rédey [rEdei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Rédey Tivadar estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, kritikisto, poeto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1947), membro de Societo Kisfaludy (1934), membro de Societo Vajda János. Lia edzino estis Mária Hoffmann, la unua hungara ina bibliotekisto.
Tivadar Rédey | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | Rédey Tivadar Vilmos Mihály | ||||
Naskiĝo | 18-an de junio 1885 en Budapeŝto | ||||
Morto | 25-an de januaro 1953 (67-jaraĝa) en Budapeŝto | ||||
Tombo | Tombejo Farkasrét, 21/2-1-78 vd | ||||
Ŝtataneco | Hungario vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Mária Hoffmann vd | ||||
Parencoj | Ferenc Zámor (bofrato) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bibliotekisto teatra historiisto literaturhistoriisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Tivadar Rédey [1] naskiĝis la 18-an de junio 1885 en Budapeŝto. Li mortis la 25-an de januaro 1953 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiTivadar Rédey frekventis universitaton en Budapeŝto, kie li kune lernis kun Mihály Babits. En 1911 li eklaboris en Hungara Nacia Muzeo, sed jam tiam li verkis poemojn. Li edziĝis, la loĝejo iĝis renkontejo de literaturamantoj. Li verkis artikolojn ekzemple en Nyugat kaj Napkelet, sed liaj kritikoj aperis en diversaj gazetoj. Post la 2-a mondmilito li pensiuliĝis en Tutlanda Biblioteko Széchényi.
Verkaro (elekto)
redakti- Jenő Péterfy (1909)
- Prizma (1912) - poemaro
- Kritikai dolgozatok és vázlatok (1931)
- Hat év magyar színművészete (1940)