Pál Gulyás (bibliotekisto)

Pál Gulyás [gujAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Gulyás Pál estis hungara bibliotekisto, literaturhistoriisto, bibliografo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1946).

Pál Gulyás
Persona informo
Naskiĝo 5-an de januaro 1881 (1881-01-05)
en Budapeŝto
Morto 30-an de majo 1963 (1963-05-30) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo bibliotekisto • bibliografo • literaturhistoriisto • historiisto de libroj
Verkoj Life and works of Hungarian writers – new series (Gulyás)
vdr

Pál Gulyás [1] naskiĝis la 5-an de januaro 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 30-an de majo 1963 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Pál Gulyás eklaboris en 1898 en Tutlanda Biblioteko Széchényi, samtempe li frekventis universitaton en Budapeŝto. Baldaŭe li studvojaĝis al Nederlando, poste li profitis la nederlandan sistemon hejme. En 1914 li ekinstruis en la universitato en Budapeŝto. Li longe okupiĝis pri verkoj de József Szinnyei. Li emeritiĝis en 1934.

Verkaro (elekto) redakti

  • A könyvkötés technikája (Tekniko de la librobindado), (1904)
  • Les bibliothéques populaires de la Hongrie (1907)
  • Le biblioteche popolari ungheresi e l'attivià dello stato (1911)
  • A magyar szépirodalom idegen nyelven a Magyar Nemzeti Múzeum könyvtárában (La hungara literaturo fremdlingve en biblioteko de Hungara Nacia Muzeo) (1915), (1920)
  • Magyar írók élete és munkái (Vivoj kaj verkoj de hungaraj verkistoj), (1939–1943), (1990–1995)
  • A könyvnyomtatás Magyarországon a XV. és XVI. században (Libropresado en Hungarujo en la 15-a kaj 16-a jarcentoj), (1931)
  • A bibliográfia kézikönyve (Manlibro de la bibliografio), (1941–1942), (1984)

Fontoj redakti