Kálmán Lambrecht

Kálmán Lambrecht [lambreĥt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lambrecht Kálmán estis hungara paleontologo, ornitologo, etnografo, profesoro, bibliotekisto.

Kálmán Lambrecht
Persona informo
Lambrecht Kálmán
Naskiĝo 1-an de majo 1889 (1889-05-01)
en Panĉevo
Morto 7-an de januaro 1936 (1936-01-07) (46-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Pécs vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo paleontologo • ornitologo • bibliotekisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kálmán Lambrecht [1] naskiĝis la 1-an de majo 1889 en Hungara reĝlando en Pancsova (nuntempa Panĉevo en Serbio). Li mortis la 7-an de januaro 1936 en Pécs.

Biografio redakti

Kálmán Lambrecht frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris pedagogian diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto en 1912. Post siaj studoj li estis asistanto en ornitologia centro, en la sekva jaro li doktoriĝis. En 1917 li ekhavis postenon en geologia instituto. Dum la Hungara Sovetrespubliko li redaktis periodaĵon, tial ekde 1920 li rajtis labori en redaktejo, en 1923 li trudemeritiĝis. En 1926 li estis nomumita bibliotekisto en geologia instituto kaj privata profesoro de Universitato de Pécs. Li iĝis bibliotekisto de Tutlanda Biblioteko Széchényi, samtempe li estis altrangigita al titulara ordinara profesoro en 1934.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar malmok könyve (Libro de hungaraj muelejoj), (1914)
  • Az ősember (1926, la 5-a eldono en 1934)
  • Handbuch der Palaeornithologie (1933, 1966)

Fontoj redakti