Gyula Juhász (historiisto)
Gyula Juhász [djula juhAs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Juhász Gyula estis hungara historiisto, profesoro, bibliotekisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia frato estis Ferenc Juhász (poeto).
Gyula Juhász | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1930 en Bia |
Morto | 13-an de aprilo 1993 (62-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Frat(in)o | Ferenc Juhász |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Gyula Juhász [1] naskiĝis la 11-an de septembro 1930 en Bia (nuntempa urboparto de Biatorbágy). Li mortis la 10-an de aprilo 1993 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyula Juhász frekventis gimnazion en Budapeŝto, poste li plulernis en ĉeflernejo pri komunistoj. En 1951 li soldatiĝis en rango kapitano kaj li ekinstruis en akademio pri soldatoj. En 1956 li civiliĝis kaj li plulernis en ELTE por esti historiisto. Baldaŭe li laboris en instituto, dume li ankaŭ instruis en universitato inter 1963-1977. En la sekva jaro li doktoriĝis el historiaj sciencoj. En 1986 li iĝis direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi, kiun li plenumis ĝismorte. Li okupiĝis precipe pri la 2-a mondmilito. Li ricevis premion en 1977.
Verkaro (elekto)
redakti- Magyarország és a második világháború: Titkos diplomáciai okmányok a háború előzményeihez és történetéhez, (1959)
- A Teleki-kormány külpolitikája 1939–1941, (1964)
- A háború és Magyarország 1938–1945 (La milito kaj Hungario 1938–1945), (1986)
- A történész józansága: Tanulmányok, cikkek, interjúk, (1994)