Malfermi la ĉefan menuon

László Fejérpataky

László Fejérpataky [lAslO fejErpataki], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Fejérpataky László estis hungara historiisto, bibliotekisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1893).

László Fejérpataky

László Fejérpataky [1] naskiĝis la 17-an de aŭgusto 1857 en Hungara reĝlando, en urbo Eperjes (nuntempa Prešov en Slovakio). Li mortis la 6-an de marto 1923 en Budapeŝto.

BiografioRedakti

László Fejérpataky frekventis gimnazion en Pest (urbo), universitaton jam en Budapeŝto, fine li plulernis en Vieno. En 1880 li eklaboris en la universitata biblioteko en Budapeŝto, sed poste li plulernis en Berlino kaj Parizo. Inter 1879-1895 li instruis en la universitato en Budapeŝto. Baldaŭe li estis direktoro de Tutlanda Biblioteko Széchényi, poste ĉefdirektoro de Hungara Nacia Muzeo. Li kolektis heredaĵojn de Lajos Kossuth, Aleksandro Kisfaludy, Ede Szigligeti, Gábor Egressy, Pál Gyulai, Mór Jókai, Imre Madách, Franz Liszt, Miksa Falk, tial la biblioteko iĝis impona. Li ricevis premiojn en 1902 kaj 1917.

MemorigilojRedakti

Verkaro (elekto)Redakti

  • Irodalmunk az Árpádok korában. 889–1301 (1878)
  • Acta legationis cardinalis Gentilis (1885)
  • Magyar nemzetségi zsebkönyv. I. Főrangú családok (1888)
  • Az Árpádok címerei (1908)
  • Pápai oklevelek (1926)

FontojRedakti