Muzeoj de Budapeŝto

Listartikolo en Vikipedio

Muzeoj de Budapeŝto estas multaj kaj gravaj kaj pro tio estas granda temo, nun tie ĉi estas nur skizo pri la tieaj muzeoj.

Ĉefenirejo de la Hungara Nacia Muzeo

Hungara Nacia Muzeo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Nacia Muzeo.

La Nacia Muzeo estis fondita de la palatino (= guberniestro) Jozefo kaj grafo Széchenyi. Tiu ĉi lasta donacis al la lando sian riĉan kaj faman kolektaĵon, kaj la parlamento laŭ la propono de la eminenta palatino decidis konstrui nacian muzeon. Multaj donacemuloj pliriĉigis ĝin kaj nun jam la Hungara Nacia Muzeo en kelkaj fakoj estas inter la plej riĉaj de la eŭropaj muzeoj. Mem la konstruaĵo estas klasika, inda por la enhavo. Ankaŭ en la hungara historio ludis rolon la muzeo, ĉar en 1848, dum la batalo por defendi la liberecon, Petőfi la apostolo de la libereco, deklamis sian poemon "Ek! Hungaro!", starante sur la ŝtuparo de la muzeo, entuziasmigante revolucieman homamason. Sekve el tiu ĉi loko ekflamis la revolucio.

Belarta Muzeo kaj ĉirkaŭo redakti

 
Belarta Muzeo en Budapeŝto
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Belarta Muzeo (Budapeŝto).

La Belarta Muzeo estis konstruita inter 1900-1906 laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝia antaŭa parto montras stilon de klasikismo kun la kopio de timpanono de Partenon-preĝejo el Ateno kun kopioj de la famaj grekaj statuoj. Malantaŭ ĝi sur la domego estas videblaj la stilo de novrenesanco.

La plej valorajn artobjektojn oni prezentas en konstantaj ekspozicioj. Krome oni regule aranĝas laŭtemajn ekspoziciojn el la propraj kaj pruntitaj artaĵoj.

Vid’ al vide al la muzeo staras domego, kiun oni konstruis laŭ la planoj de Albert Schickedanz kaj Fülöp Herczog. Ĝi aspektas kiel greka templo kun korintikaj kolonoj kaj estas la plej granda ekspoziciejo en Hungario. En ĝi oni aranĝas regule la Landan Artan Ekspozicion.

Malantaŭ la Placo de Herooj etendiĝas la plej granda parko de Budapeŝto, la Urbobosko kiun oni regule flegas kaj uzas por kulturaj kaj refreŝigaj celoj. Ĉi tiun urban arbareton sur teritorio de proksimume 1 km² oni komencis planti en 1817. Nun jam ĝi estas samtempe ankaŭ kvazaŭ arboreto pro la multegaj specoj de diversaj arboj kaj arbustoj.

En la parko troviĝaj diversaj amuzejoj. La Ĉefurba Besto- kaj Flaŭroĝardeno estas la plej vizitata el inter la amuzejoj. Ĝi funkcias ekde 1866. En la orientstilaj ekzotaj konstruaĵoj, pavilonoj inter romantismaj artefaritaj rokoj kaj lagetoj, en akvarioj, vitrodomaj videblas pli ol 3500 diversaj bestoj el la plej diversaj partoj de la mondo. Oni flegas ankaŭ plurajn specojn de floroj kaj arboj.

En la alia flanko de la strato oni konstruis la Kuracbanejon “Széchenyi” inter 1909-1913. En 1926 oni alkonstruis subĉielajn basenojn kaj novajn konstruaĵojn. En ĝi oni utiligas varmajn fontojn trovitajn en 1878 respektive en 1936. El la ĉi lasta venas la 76-°C-a kuraciga akvo el 1256 metroj.

La unuan Amuzan Parkon oni formis el la iama “Vurstli” kaj “Angla-Parko” en 1950. Ĉiujare pli ol 2 milionoj da vizitantoj pasigas agrablajn minutojn inter la proksimume cent diversaj amuziloj.

Sude de la Amuza Parko sur artefarita insuleto staras historiisma fortikaĵo (Vajdahunyad vára) nun Agrikultura Muzeo. Parto de la lageto - flanke de Placo de Herooj - vintre estas subĉiela glitejo. Ĝin oni konstruis fine de la pasinta jarcento laŭ la planoj de Imre Francsek en varia-secesia stilo.

En la suda angulo de la Urbo Parko funkcias Trafikmuzeo konstruita en 1896, planita de Krisztián Ulrich. Riĉa kolektaĵo prezentas ĉiujn sferojn de trafiko, videblas ankaŭ la kabineto de unua hungara kosmonaŭto Bertalan Farkas kiu estas esperantisto.

Hungara Nacia Galerio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Hungara Nacia Galerio.
 
La reĝa palaco, kies parto estas Hungara Nacia Galerio

La Hungara Nacia Galerio estas la plej granda nacia belarta kolekto de Hungario. Ĝiaj ekspozicioj ekde 1975 estas viziteblaj en centra parto de la iama reĝa fortikaĵo. Hodiaŭ oni nomas ĝin Palaco de Buda-fortikaĵo.

En la renovigitaj partoj de la iama reĝa palaco ricevis lokon la Historia Muzeo de Budapeŝto, la Hungara Nacia Galerio, kaj en la plej lastaj jaroj la Landa Biblioteko Széchenyi.

La plej malnovaj artobjektoj de la kolekto de Hungara Nacia Galerio devenas el la Galerio de Nacia Muzeo - fondita en 1957, kunestas kun la hungardevenaj artobjektoj de Hungara Nacia Muzeo (fondita en 1802), Belarta Muzeo, Landa Galerio kaj ĉefurba Galerio. Pli frue ĉi tiu kolekto estis ekspoziciita en la haloj de iama Kurio, nun Etnografia Muzeo.

En la jaro 1974 ankaŭ la mezepokaj pentraĵoj kaj skulptaĵoj venis ĉi tien el la Belarta Muzeo kaj krome fondiĝis ene de Hungara Nacia Galerio la kolekto de afiŝoj. Hodiaŭ preskaŭ la muzeo gardas 55 mil artobjektojn. Elekto el tiu stoko estas videbla en la ekspozicihaloj.

Pli malgrandaj muzeoj redakti