Literatura Muzeo Petőfi

Literatura Muzeo Petőfi, (hungare Petőfi Irodalmi Múzeum) estas grava muzeo en centro de Budapeŝto, kiu kolektas historiajn objektojn pri Sándor Petőfi kaj pri la hungara literaturo. Ĝi havas lokon en impona Palaco Károlyi [kAroji].

Literatura Muzeo Petőfi
Petőfi Irodalmi Múzeum
literatura muzeo • literatura arkivo
Lando Hungario vd
Situo Belváros-Lipótváros
Adreso Budapest, Károlyi utca 16.
Poŝtkodo 1053
Estiĝo 1954
Direktoro Szilárd DemeterFerenc JánosiMárton HorváthMárton Horváth • Sarolta Raffai • Ferenc BotkaFerenc BotkaMihály Praznovszky • Csilla Csorba • Gergely Prőhle
Koordinatoj 47° 29′ 30″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo)47.49159194444419.058235Koordinatoj: 47° 29′ 30″ N, 19° 3′ 30″ O (mapo)
Literatura Muzeo Petőfi (Budapeŝto)
Literatura Muzeo Petőfi (Budapeŝto)
DEC
Literatura Muzeo Petőfi
Literatura Muzeo Petőfi
Situo de Literatura Muzeo Petőfi
Map
Literatura Muzeo Petőfi
Retpaĝo https://pim.hu/
vdr
Angulo de la konstruaĵo

Konstruaĵo redakti

La klasikisma palaco konstruiĝis en 1832 por grafo György Károlyi tiam inter urbomuroj de Pest (urbo). Ĝi estis renkontejo de literaturistoj, ofte okazis solenaj vesperoj, baloj, foje eĉ Franz Liszt pianludis ĉi tie. Krome la palaco partoprenis en la politiko, ekzemple en 1918 oni formis la Nacian Konsilion. Apartenaĵo de la palaco estas la ĝardeno, kie ĉiam oni aranĝas koncertojn.

Muzeo redakti

En 1909 Societo Petőfi fondis muzeon "Domo Petőfi-Mór Jókai, kiu en 1957 trovis lokon en palaco de György Károlyi. Krome en la palaco estas videblaj arkeologia ekspozicio kaj tekstila kolektaĵo. Nepre menciindas skulptaĵo de Miklós Melocco pri altaro de Endre Ady skulptita en 1977.

La Literatura Muzeo prezentas unue ekspozicion pri Sándor Petőfi, krome heredaĵojn de la plej gravaj hungaraj poetoj kaj verkistoj, ekzemple Zsigmond Móricz, Tibor Déry, Jenő Heltai. Oni tie gardas ankaŭ manuskriptojn, ekzemple Petőfi: Nacia Kanto, Attila József: Ĉe la Danubo.

Elektitaj muzeanoj redakti

Fontoj redakti