György Károlyi
Grafo György Károlyi [djordj kAroji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Károlyi György estis hungara politikisto, mecenato, membro honora kaj direktora de Hungara Scienca Akademio (1825). Lia patro estis József Károlyi, lia frato estis Lajos Károlyi, liaj filoj estis Tibor Károlyi kaj István Károlyi (politikisto, 1845).
György Károlyi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de marto 1802 en Vieno |
Morto | 9-an de novembro 1877 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Károlyi |
Patrino | Elisabeth Waldstein-Wartenberg (en) |
Edz(in)o | Karoline Gräfin Zichy-Vásonykeő (en) |
Infanoj | István Károlyi, Tibor Károlyi, Gábor Károlyi (en) , Victor Karolyi de Nagykaroly (en) , Gyula Károlyi (en) , Palma, Gräfin Károlyi de Nagy-Károly (en) |
Okupo | |
Okupo | politikisto |
György Károlyi [1] naskiĝis la 28-an de marto 1802 en Vieno. Li mortis la 9-an de novembro 1877 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiGyörgy Károlyi komence estis soldato, kie li konatiĝis kun István Széchenyi. Baldaŭe ili vojaĝis kune en eksterlando, kie li studis la novajn teknikojn. Hejmenveninta grafo Károlyi partoprenis en la parlamentado, eĉ li estis unu el la gravaj fondintoj de Hungara Scienca Akademio en 1825. Krome li estis grava figuro de la tiama reforma movado. En 1836 li edziĝis baldaŭe havanta 5 filojn kaj filinon. Lia plej fama filo estis István Károlyi (politikisto, 1845). Post fiasko de la hungara liberecbatalo li estis nelonge arestita, poste li okupiĝis pri sia bieno. Li konstruis en Pest (urbo) en 1832 palacon "Károlyi", kiu nun estas Literatura Muzeo Petőfi.